floranta mirtelo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vaccinium myrtillus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Mirtelo [1] (Vaccinium myrtillus) estas specio de vakcinio. Ĝia alteco estas 10-50 centimetroj. Ĝi havas helverdajn foliojn, kiuj defalas en la aŭtuno. La ruĝaj floroj fariĝas bongustaj malhelbluaj beroj. La pulpo estas violkolora.
Tiu holarktisa specio estas kutima en Eŭropo, krom en la regiono ĉirkaŭ la Mediteraneo. En Azio ĝi estas iom kutima en la nordo, sed pli kutima en nord-okcidento [2] ol en nord-oriento. En Nordameriko ĝi troviĝas nur en Gronlando, en okcidenta Kanado kaj en okcidenta Usono .
Oni povas manĝi la berojn krudaj, kuiri ilin en tortoj aŭ fari konfitaĵon, sukon, vinon ktp.
La beroj enhavas tre multe da antioksidantoj, vitaminon C kaj iom da fero kaj magnezio. Estas diversaj teorioj ke mirteloj helpas la vidkapablon aŭ kuracas vidproblemojn. Ĉu tio science validas, restas neklare.
Vidu ankaŭ
Nutra valoro
La nutra valoro de 100 gramoj da freŝaj mirteloj:
Energio | 176 kĴ |
Karbohidrato | 11 g |
Proteino | 0,6 g |
Graso | 0,6 g |
Vitamino C | 30,0 mg |
Vitamino A | 6,0 µg |
Vitamino B6 | 0,1 mg |
Kalcio | 13,0 mg |
Fero | 0,7 mg |
Magnezio | 2,03 mg |
Referencoj
- ↑ Vortaro de Esperanto (1911) p. 105
- ↑ vidu Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj
Galerio
- Mirtelaj fruktoj
- Mirtelaj fruktoj
- La fruktoj de mirtelo
- La suomia kuko kun mirteloj kaj ruĝaj vakcinioj
- Ilustraĵo de la mirtelo