VAZ-2801 | |
---|---|
modelo de aŭtomobilo | |
Produktanto | Toljatti (Sovetunio) |
Gepatra kompanio | VAZ |
Produktkvanto | 47 |
Produktata | 1980-1981 |
Klaso | malgranda |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj) |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 1 615 kg (3 560 lb) |
Dimensioj | |
Longeco | 4 000 mm |
Larĝeco | 1 611 mm |
Alteco | 1 400 mm |
Modeloj | |
Sekvanta modelo | VAZ-2802 |
VAZ-2801 estas la duloka elektra aŭtomobilo, eksperimente produktita de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Sovetunio) en 1980-1981. Ĝi estis destinita por transportado de malgrandaj kargoj.
Kreado
En 1975 surbaze de la kombiaŭto VAZ-2102 estis faritaj du testaj ekzempleroj kun la furgona korpuso. La projekto ricevis internan kodon 21029. Laŭ aliaj informoj ĝi aperis en 1976, kiam estis establita la elektroaŭta sekcio de VAZ, kaj havis kodon 2102Э, poste anstataŭigitan per 21029[1].
La testado kaj perfektigado daŭris kelkajn jarojn. En 1979 la ŝtata komisiono aprobis la aŭton kaj ordonis komenci ĝian testan fabrikadon[1]. En 1980-1981 estis fabrikitaj 47 aŭtoj. Ili estis senditaj por longdaŭra testado al Moskvo, iuj restis en Toljatti, sed plejparto foriris al Ukraina SSR (Kievo, Mirhorodo, Zaporoĵje, Simferopolo). Kelkaj aŭtoj estis uzataj por transporti manĝaĵojn al laboristoj de VAZ[2]. En 1984 flava VAZ-2801 kun surskribo Elektro surflanke, estis prezentita en la ekspozicio Avtoprom-84 en Moskvo[3].
Fine oni konkludis ke la aŭto estas tro peza, multekosta kaj ĝia priservado estas tro komplika, do rezignis je amasa produktado. En 1990-1991 du aŭtoj ankoraŭ haveblis ĉe VAZ, el kiuj unu funkciis[3]. Kelkaj aŭtoj ĝis nun funkcias, ĉefe en Ukrainio, sed estas jam delonge transformitaj al ordinaraj aŭtoj kun brulmotoroj[1].
Teknikaj karakterizoj
Tio estis duloka furgono. La postaj fenestroj kaj pordo mankis. Surloke de la dekstra posta pordoduono troviĝis luko, ebliganta aliron al la tiraj akumuliloj. Plia teknika luko troviĝis sub fronta bufro (oni uzis la bufrojn de VAZ-21011)[1].
Kunlabore kun la fabriko Dzerĵinec estis kreitaj la elektraj motoroj PT-125 (ruse ПТ-125) pova je 25 kvt (34 ĉevalpovoj) kaj en 1984 — PT-146 (ruse ПТ-146) pova je 40 kvt[4]. La akumuliloj NC-125 (ruse НЦ-125), faritaj de la firmao Istoĉnik (ruse НПО «Источник»), estis instalitaj sur aldonn aluminia framo sub la kapoto kaj en la fronta parto de la kargosekcio. Ili estis nikelo-zinkaj, kun kapacito 125 amperhoroj, kaj pezis 380 kg. Kun rapideco 40 km/hore la aŭto povis traveturi ĝis 110 km. Maksimuma rapideco de la motoro PT-125 estis 87 km/hore[2].
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Советский электромобиль ВАЗ-2801: за 30 лет до Tesla (ruse) (2014). Alirita 2019-09-19. (historio de la projekto, multe da fotoj)
Referencoj
- 1 2 3 4 Советский электромобиль ВАЗ-2801: за 30 лет до Tesla (ruse) (2014). Alirita 2019-09-19.
- 1 2 Мирзоев Г. К., Казаров А. П. Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Arkivita el la originalo je 2015-02-23. Alirita 2019-09-09.
- 1 2 ВАЗ-2801 (ruse) (2009-09-10). Alirita 2019-09-19.
- ↑ Денис Орлов (2013-12-29) История электромобиля ВАЗ 1801 Пони (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-09-20. Alirita 2019-09-20.
|