Võ Nguyên Giáp | |
Võ Nguyên Giáp, 2008 | |
Naskiĝo | la 25-an de aŭgusto 1911 en Lộc Thủy, Franca Hindoĉinio |
---|---|
Morto | la 4-an de oktobro 2013 en Hanojo, Vjetnamio |
Soldata kariero | |
Rango: | Generalo |
Tempo de deĵoro: | 1944–1991 |
Deĵoris en: | Nord-Vjetnamio (ĝis 1976) Vjetnamio |
Speco: | Vjetnama Popola Armeo |
Komandis al: | Ĉefa komandanto de la Vjetnama Popola Armeo |
Militoj: | Dua mondmilito Hindoĉinia milito Vjetnama milito |
Bataloj: | RC4 (1950) Hòa Bình (1951–1952) Dien Bien Phu (1954) la ofensivo de Tet (1968) la ofensivo de Pasko (1972) la ofensivo de Printempo 1975 (1975) |
Medaloj: | Rezolucio por Venko Ordo |
Persona informo | |
Naskonomo | Võ Giáp |
Lingvoj | vjetnama • franca |
Ŝtataneco | Vjetnamio |
Alma mater | Universitato Nacia Hanoja • Lycée Albert Sarraut |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Võ Quang Nghiêm |
Edz(in)o | Nguyễn Thị Quang Thái • Đặng Bích Hà |
Okupo | |
Okupo | militisto • politikisto • ĵurnalisto • verkisto • ŝtatreprezentanto |
Võ Nguyên Giáp (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1911 , mortis la 4-an de oktobro 2013) estis generalo de la Vjetnama Popola Armeo kaj politikisto. Giáp estis la ĉefa komandanto en du militoj: la Unua Hindoĉina Milito (1946–1954) kaj la Vjetnama milito (1960–1975). Li partoprenis en la sekvaj historie signifaj bataloj: RC4 (1950); Hòa Bình (1951–1952); Dien Bien Phu (1954); la ofensivo de Tet (1968); la ofensivo de Pasko (1972); kaj la fina ofensivo de Printempo 1975 (1975).
Giáp estis ankaŭ ĵurnalisto, ministro pri internaj aferoj en la registaro Việt Minh de la prezidanto Ho Chi Minh, la militista komandanto de Việt Minh, la komandanto de la Vjetnama Popola Armeo (APV) kaj ministro pri defendo. Li ankaŭ servis kiel membro de la politburoo de la Vjetnama Laborista Partio, kiu en 1976 fariĝis la Vjetnama Komunista Partio.
Li estis la plej elstara militista komandanto, apud Ho Chi Minh, dum la Vjetnama milito, kaj estis respondeca pri la plej gravaj operacoj kaj gvidantaro ĝis la fino de la milito.