![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vítkovice |
Vítkovice | |||
germane Witkowitz | |||
municipo | |||
![]() Vido al Vítkovice de Benecko | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vítkovice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Semily | ||
Administra municipo | Jilemnice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Gigantmontaro | ||
Situo | Vítkovice | ||
- alteco | 683 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 40′ 45″ N 15° 31′ 53″ O / 50.67917 °N, 15.53139 °O (mapo) | ||
Katastro | 31,96 km² (3 196 ha) Vítkovice v Krkonoších | ||
Loĝantaro | 367 (2023) | ||
Denseco | 11,48 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1606 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 512 38 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0514 | ||
NUTS 5 | CZ0514 577669 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.vitkovicevkrk.cz | |||
![]() | |||
Vítkovice, ankaŭ Vítkovice v Krkonoších (germane Witkowitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec laŭlonge laŭ valo de rivero Jizerka. Vivas ĉi tie 367 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rokytnice nad Jizerou, Benecko, Jablonec nad Jizerou, Jestřabí v Krkonoších, Vrchlabí kaj Špindlerův Mlýn.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1606. En la jaroj 1938–1945 apartenis plejparte germanlingva Vítkovice al Nazia Germanio. Post la dua mondmilito ĉi tie okazis ellandigo de la devena germana loĝantaro kaj okazis kompleta ŝanĝo de la loĝantaro. Ekde tiu tempo ĉi tieaj montaraj budoj servas plejparte al refreŝigejaj celoj.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 125 |
1880 | 2 008 |
1890 | 1 798 |
1900 | 1 753 |
1910 | 1 606 |
1921 | 1 423 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 290 |
1950 | 805 |
1961 | 366 |
1970 | 302 |
1980 | 337 |
1991 | 392 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 392 |
2014 | 434 |
2016 | 411 |
2017 | 410 |
2018 | 391 |
2019 | 386 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 386 |
2021 | 345 |
2022 | 340 |
2023 | 367 |
La teritorio kaj situo


La municipo estas kreata de unu katastra teritorio (Vítkovice v Krkonoších) kaj ĝi ne membriĝas en lokajn partojn. La propra vilaĝo Vítkovice situas apud ŝoseo II/294 en sudokcidenta parto de la katastra teritorio, kies okcidenta parto portas nomon Horní Vítkovice, pluaj lokoj (plimulte domaroj kun disigita loĝigo) portas nomojn Levínek, Zákoutí, Janova Hora, Mevaldův Vrch, Skelné Hutě, Třídomí, Dolní Mísečky kaj Horní Mísečky. En la katastran teritorion falas ankaŭ ŝoseo daŭriganta el Horní Mísečky al Budo de Vrbata.
La katastra teritorio de la municipo najbaras okcidente kun teritorioj de urboj Rokytnice nad Jizerou (k. t. Rokytno v Krkonoších kaj Františkov v Krkonoších) kaj Jablonec nad Jizerou (k. t. Horní Dušnice), sude kun teritorioj de municipoj Jestřabí v Krkonoších (k. t. Jestřabí v Krkonoších, Roudnice v Krkonoších kaj Křížlice) kaj Benecko (k. t. Horní Štěpanice kaj Benecko), orinte kun teritorioj de urboj Vrchlabí (k. t. Hořejší Vrchlabí) kaj Špindlerův Mlýn (k. t. Labská kaj Bedřichov v Krkonoších).
Skicentrejoj
Tri skitelferoj troviĝas sude de la propra vilaĝo Vítkovice. Pluaj du telferoj estas en regiono de monto Janova hora. Unu telfero estas en Dolní Mísečky. Proksimume tri mallongaj telferoj estas en Horní Mísečky. Sed pli longa telfero de Horní Mísečky al Medvědín situas jam la tuta sur teritorio de urbo Špindlerův Mlýn.
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Statuo de sankta Johano Nepomuka meze de la vilaĝo
Pluaj fotoj
- Centro de la vilaĝo el birda perspektivo
- Preĝejo
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Nutraĵvendejo