Víctor Jara | |
---|---|
Víctor Jara | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Víctor Lidio Jara Martínez |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1932 en San Ignacio |
Morto | 16-an de septembro 1973 (40-jaraĝa) en Santiago de Ĉilio |
Edz(in)o | Joan Jara |
Deveno | Ĉilio |
Ĝenroj | Folko, Anda muziko, Latina muziko, Ĉilia muziko |
Profesio | kantisto/tekstisto, poeto, teatra direktoro, universitata akademiko, sociala aktivisto |
Instrumentoj | voĉa muziko, hispana gitaro |
Aktivaj jaroj | 1959 – 1973 |
Eldoninto | EMI-Odeon DICAP/Alerce Warner Bros. Records |
Parencaj temoj |
Violeta Parra, Quilapayún, Inti-illimani, Patricio Manns, Ángel Parra, Isabel Parra, Sergio Ortega, Pablo Neruda, Daniel Viglietti, Atahualpa Yupanqui, Joan Baez, Dean Reed, Silvio Rodríguez, Holly Near, Cornelis Vreeswijk |
Retejo | www.fundacionvictorjara.org |
Signifa instrumento | |
gitaro | |
Persona informo | |
Naskonomo | Víctor Lidio Jara Martínez |
Mortokialo | pafvundo |
Tombo | ĝenerala tombejo de Santiago |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Ĉilio |
Alma mater | Universitato de Ĉilio |
Familio | |
Patro | Manuel Jara |
Patrino | Amanda Martínez |
Edz(in)o | Joan Jara |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • libretisto • instruisto • kantaŭtoro • verkisto • kantoverkisto • aktoro • scenografo • poeto • kantisto • socia aktivisto • teatra reĝisoro • gitaristo • muzikisto • kantotekstisto • kulturmanaĝero • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.fundacionvictorjara.org/ |
Víctor Lidio JARA MARTÍNEZ (naskiĝis 28-an de septembro 1932 en San Ignacio, mortis 16-an de septembro 1973 en Santiago de Ĉilio) estis ĉilia kantisto kaj politika aktivulo, kiu estis murdita dum la militista puĉo en Ĉilio en 1973. Lia perforta morto, kiu tute kontrastis kun liaj kantoj predikantaj pacon kaj fratecon, igis lin post lia morto unu el la herooj de la popola lukto de la maldekstremaj movadoj tra Latin-Ameriko kaj simbolo de la lukto por homaj rajtoj kaj justeco.
Vivo
Jara naskiĝis en ne precize konata loko en la ĉirkaŭo de San Ignacio en malriĉa farmista familio. La patro forlasis la hejmon kiam Victor estis juna. La patrino daŭre prizorgis la familion kaj ŝi insistis, ke la infanoj ricevu bonan edukadon.
La patrino mortis kiam Victor havis 15 jarojn. Li studis kontadon sed rapide perdis intereson kaj baldaŭ komencis studi ĉe seminario ĉar li volis esti pastro. Post du jaroj li seniluziiĝis kaj forlasis la seminarion. Poste li pasigis kelkajn jarojn en la armeo antaŭ ol reveni al Loquen por sekvi interesojn pri popolaj kantoj kaj teatro. Jara komencis kanti en kafejo en Santiago kaj en 1966 li eldonis kantarojn. Liaj kantoj estis kombinaĵo de tradicia popola muziko kaj maldekstraj politikaj temoj.
1973
Jara subtenis la kandidatiĝon de Salvador Allende por la ofico de Prezidento de Ĉilio en 1973 kaj partoprenis monkolektan koncerton en la Stadiono de Ĉilio. Allende elektiĝis, tamen la militistaro kiu kontraŭis Allende senprokraste okazigis ŝtatrenverson en kiu Allende estis mortigita. La saman tagon, la militistaro arestis Jara kaj li restis en mallibereja stadiono dum 5 tagoj en malhomaj kondiĉoj.
Je la 16-a de septembro 1973 multaj malliberuloj estis prenitaj al la Stadiono de Ĉilio. Laŭ raportoj de postvivintoj, pluraj torturiĝis kaj murdiĝis tie. Kaj same ĉe Víctor Jara. Disvastiĝis onidiroj, ke la manoj kaj fingroj de Jara estis rompitaj kaj poste oni donis al li gitaron kaj sugestis ke li ludu por ili. Li kantis kanton kiu subtenis la partion de Allende. Poste Jara estis severe batita, li havis la langon eltranĉitan same kiel la du manojn, ĝis kiam li estis mortpafita per 44 kugloj.[1] Sed ĵusa studo pruvis, ke tio estiĝis mito, kaj spite aperon en libroj kaj aliaj verkoj, ne veras, ke oni fortranĉis liajn manojn, kvankam ja, ke li estis akre batita kaj tiom multe mortpafita.[2]
Oni diris ankaŭ, ke oni metis lin en amastombejon kun aliaj viktimoj, sed ankaŭ tio ne veras, kiel pruvis la menciita studo.[3] Poste oni permesis la anglan edzinon de Victor, Joan Jara rehavigi lian korpon kaj ŝi konfirmis, ke oni torturis lin kaj ke lia korpo estis akre fitraktita. Post funebra ceremonio Joan Jara kaj ŝiaj du infanoj fuĝis sekrete el Ĉilio. Ŝi portis kun si tekston de poemo kiun Victor Jara verkis jam en la stadiono. Poste oni kopiis kaj disdonis ĝin tutmonde.
Diskografio
Studialbumoj
- Víctor Jara (Geografía) (1966)
- Víctor Jara (1967)
- Canciones folklóricas de América (kun Quilapayún) (1967)
- Pongo en tus manos abiertas (1969)
- Canto libre (1970)
- El derecho de vivir en paz (1971)
- La Población (1972)
- Canto por travesura (1973)
- Tiempos que cambian (nokompleta) (1974)
- Manifiesto (1974; kaj 2001)
"Live" albumoj
- Víctor Jara en Vivo (1974)
- El Recital (1983)
- Víctor Jara en México (1996)
- Habla y canta (1996; kaj 2001)
- En Vivo en el Aula Magna de la Universidad de Valparaíso (2003)
Kompilaĵoj
- Te recuerdo, Amanda (1974)
- Presente (1975)
- Vientos Del Pueblo (1976)
- Canto Libre (1977)
- An unfinished song (1984)
- Todo Víctor Jara (1992)
- 20 Años Después (1992)
- The Rough Guide to the Music of the Andes (1996)
- Víctor Jara presente, colección "Haciendo Historia" (1997)
- Te Recuerdo, Víctor (2000)
- Antología Musical (2001)
- 1959–1969 – Víctor Jara (2001)
- Latin Essential: Victor Jara (2003)
- Colección Víctor Jara (2004)
- Víctor Jara. Serie de Oro. Grandes Exitos (2005)
Tributaj albumoj
- A Víctor Jara fare de Raimon (1974)
- Het Recht om in Vrede te Leven fare de Cornelis Vreeswijk (1978)
- Cornelis sjunger Victor Jara: Rätten till ett eget liv fare de Cornelis Vreeswijk (1979)
- Konzert für Víctor Jara fare de diversaj artistoj (1998)
- Inti-illimani interpreta a Víctor Jara fare de Inti-Illimani (1999)
- Quilapayún Canta a Violeta Parra, Víctor Jara y Grandes Maestros Populares fare de Quilapayún (2000)
- Conosci Victor Jara? fare de Daniele Sepe (2000)
- Tributo Rock a Víctor Jara fare de diversaj artistoj (2001)
- Tributo a Víctor Jara fare de diversaj artistoj (2004)
- Lonquen: Tributo a Víctor Jara fare de Francesca Ancarola (2005)
- Even in Exile fare de James Dean Bradfield (2020)
Postlasaĵo
Joan Jara verkis libron pri la vivo de Jara, Victor: An Unfinished Song (Victor: Nefinita kanto).
Fine en septembro 2003 la Nacia Stadiono de Ĉilio (Estadio Chile) ricevis novan nomon: Stadiono Victor Jara.
La 3-an de julio 2018, ok ĉiliaj militistoj estis kondamnitaj al 15-jara enprizonigo pro la aresto kaj mortigo de Victor.[1]
Unu el liaj plej famaj kantoj, nome "Te recuerdo, Amanda", havas version en Esperanto.[4]
Referencoj
- 1 2 Passados 45 anos, assassinos de Victor Jara são condenados no Chile. Opera Mundi, 04-Jul-2018 (portugale)
- ↑ Mario Amorós, La vida es eterna. Biografía de Víctor Jara (Ediciones B) 2023. Citita en Henrique Mariño, A Víctor Jara no le amputaron las manos antes de asesinarlo Público Madrido 05/05/2023 Ĝisdatigita la 06/05/2023 Alirita la 6an de Majo 2023.
- ↑ Mariño, op. cit.
- ↑ Kuras vi, Amanda - Ana Ribeiro - Esperanto en Jutubo, alirita la 13an de Januaro 2023.
Eksteraj ligiloj
- Che, Guía y Ejemplo: Arkivigite je 2006-04-27 per la retarkivo Wayback Machine Songs of Víctor Jara dedicated to the Che Guevara