Vezero | |
rivero | |
Ponto sur Vezero en Montignac. | |
Oficiala nomo: la Vézère | |
Lando | Francio |
---|---|
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Corrèze, Madrange |
- dekstraj alfluantoj | Bradascou, Loyre |
Urbo | Uzerche, Terrasson-Lavilledieu, Montignac |
Fontrivero | okcidente de Puy Pendu (973 m) |
- situo | Meymac |
- alteco | 887 m |
- koordinatoj | 45° 32′ 12″ N 2° 08′ 52″ O / 45.53667 °N, 2.14778 °O (mapo) |
Enfluejo | Dordogne |
- situo | Limeuil |
- alteco | 50 m |
- koordinatoj | 44° 53′ 10″ N 0° 53′ 23″ O / 44.88611 °N, 0.88972 °O (mapo) |
Longo | 211,2 km (131 mi) |
Trafluo | Campagne |
- mezproksima | 58,9 m³/s |
Vikimedia Komunejo: Vézère | |
Vézère (okcitane Vesera, en esperanto Vezero) estas rivero en Francio, en la departemento Corrèze kaj en Perigordo kaj flankrivero de la rivero Dordogne. Parto de la valo de Vézère estas enskribita en la monda heredaĵo de Unesko.
Geografio
Vezero fontas el torfejo de Longéroux, sur la altebenaĵo Millevaches, en la Centra Masivo en la departemento Corrèze, je alteco de 887 metroj, sur la komunumo Meymac, okcidente de Puy Pendu (973 m) en la ŝtata arbaro de Longéroux, en loko nomita « sources de la Vézère ». Ĝi enfluas en la rivero Dordogne en Limeuil, je alteco de 50 metroj.
Ĝi ĉefa flankrivero estas la rivero Corrèze, ilia kunfluejo situas en la okcidenta antaŭurbo de Brive-la-Gaillarde.
La valo konsistigas rimarkindan turisman vojon pro la beleco de la trairataj pejzaĝoj kaj la valoro de la restaĵoj lasitaj precipe ĉirkaŭ Montignac kaj Les Eyzies de generacioj de homoj, kiuj sin sekvis tie ekde ĉirkaŭ 100 000 jaroj.
La longo de la rivero estas 211,2 km[1].
Trairataj departementoj kaj ĉefaj komunumoj
Vezero trairas 2 departementojn kaj 53 komunumojn[1] kies ĉefaj urboj estas :
- Corrèze: Chavanac, Pérols-sur-Vézère, Bugeat, Treignac, Uzerche, Vigeois, Larche
- Dordogne: Terrasson-Lavilledieu, Montignac, Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil, Le Bugue
Ĉefaj flankriveroj
De supre malsupren :
|
|
|
N.B. : (db) = flankrivero tra dekstra bordo; (mb) = flanktrivero tra maldekstra bordo
Aranĝoj
- En ties supra parto, Vezero trahavas tri gravajn baraĵojn : la baraĵo de Monceaux-la Virolle, la baraĵo de Treignac, situantaj je alteco inter 500 kaj 650 metroj, kaj la baraĵo de Le Saillant, iom pli malsupre.
Hidrologio
Vezero estas tre abunda rivero, simila al ties najbaraj riveroj, kiuj alvalas de la altebenaĵoj de Limoĝio.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 SANDRE. Slipo rivero Vézère (P---0100). Alirita la 6-an de oktobro 2010.
Aneksaĵoj
Vidu ankaŭ
- Listo de riveroj en Francio
- Flukvantoj de la riveroj de la akvokolektejo de Dordogne
- Akvokolektejo de Dordogne
Eksteraj ligiloj
- Interretejo Hydro.eaufrance :
- Datumbanko Hydro - Stacio P4271010 - Vezero en Campagne (Sintezo) Arkivigite je 2015-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (ne marku la fakon "Station en service")
- Reto Natura 2000 :
- Turismoficejo :
Ŝablono:Ligiltabelo Flankriveroj de Dordogne Ŝablono:Ligiltabelo Ĉefaj riveroj de la akvokolektejoj Adour-Garonne