Västernorrlands län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Ŝtato  Svedio
Provinca litero Y
Provinca kodo 22
Historia(j) provinco(j) Medelpado, granda parto de Angermanio,
partoj de Helsinglando kaj Jemtlando
Ĉefurbo Härnösand
Komunumoj 7
Provincestro Gunnar Holmgren
Areo (suma) 21 683,8 km²
Loĝantoj 242 148 (stato de 2023)
Ekestodato 1762
Retejo Oficiala retejo

Västernorrlands län, en Esperanto proksimume "provinco okcidenta Nordlando", estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Medelpado, la plej grandan parton de Angermanio kaj malpligrandajn partojn de Helsinglando kaj Jemtlando. Administra centro de la provinco estas la urbo Härnösand. Fine de 2023 en la provinco vivis 242 148 loĝantoj sur areo de 21 683,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km².

Geografio

La provinco konsistas el tiuj sep komunumoj (svede: kommuner), orditaj laŭ loĝantoj:

#KomunumoLoĝantoj
1Sundsvalls kommun96 977
2Örnsköldsviks kommun54 993
3Härnösands kommun24 468
4Sollefteå kommun19 576
5Kramfors kommun18 389
6Timrå kommun18 067
7Ånge kommun9 582

Laŭ oficiala statistiko la plej grandaj urboj de la provinco estas:[1]

#UrboLoĝantoj
1Sundsvall50 712
2Örnsköldsvik28 991
3Härnösand17 556
4Timrå10 443
5Sollefteå8 562

Referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.