Várvölgy | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo en Hungario | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8316 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 936 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 52′ N, 17° 18′ O (mapo)46.86666717.3Koordinatoj: 46° 52′ N, 17° 18′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 25,04 km² (2 504 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Várvölgy [+] | |||
Várvölgy [vArvoldj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely. La loknomo signifas: fortikaĵo-valo.
Situo
Várvölgy situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Tapolca troviĝas 14, Sümeg kaj Keszthely po 15, Badacsony 21 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1121 en formo "Sid" (slave signifas valon). Baldaŭe 2 apudaj komunumoj formiĝis: Suba kaj Supra Zsid [ĵid]. La unuiĝo okazis en 1942. En 1959 kolĥozo formiĝis. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas kulturdomo, poŝto, kuracejo, apoteko, familihelpa servo, 2 vendejoj, restoracio, unupersona polico.
Vidindaĵoj
- romkatolika, iam gotika Preĝejo Domingo de Guzmán (Várvölgy) el la 14-a jarcento, en 1899 trakonstruiĝis; tie estas malnova sonorilo de 1524
- baroka kapelo el la 18-a jarcento
Famuloj
En Alsózsid (=Suba Zsid) naskiĝis reĝisoro József Szivler.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.