Vápenná (Zighartice) | |||
germane Setzdorf, pole Wapienna | |||
municipo | |||
![]() Municipa oficejo en Vápenná | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vápenná | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Riĥleba montaro, Žulova montetaro | ||
Transporto | Fervojlinio 295 | ||
Kavernoj | Kavernoj Na Pomezí | ||
Rivero | Vidnavka | ||
Situo | Vápenná | ||
- alteco | 408 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 16′ 43″ N 17° 06′ 14″ O / 50.27861 °N, 17.10389 °O (mapo) | ||
Areo | 36,77 km² (3 677 ha) | ||
Loĝantaro | 1 187 (2023) | ||
Denseco | 32,28 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1358 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 64 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 541249 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.vapenna.cz | |||
![]() | |||
Vápenná (en traduko Kalkŝtona; ĝis la jaro 1949 Zighartice) estas submontara municipo en Ĉeĥio sur rivero Vidnávka, situanta inter Sokolský-montodorso, Hornolipská-montetaro kaj Žulovská-montetaro. Vápenná, simile kiel la proksima Lipová-lázně, havas belegan situon inter grandegaj montaraj masivoj, kio donas al ĝi idealan elirpunkton por la plej diversaj sportaj kaj refreŝigejaj aktivecoj. Vivas ĉi tie 1 187 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skorošice, Lipová-lázně, Žulová, Česká Ves, Stará Červená Voda kaj Černá Voda.
Historio
La unua skribmencio devenas nur el la jaro 1358. Kiel la nomo mem diras, en la vilaĝo kaj en la ĉirkaŭaĵo oni jam dum longaj jarcentoj minis kalkŝtonon. Ŝtonindustrio ĉi tie havas vere tradicion, en la ĉirkaŭaĵo ni povas trovi kvanton da minejoj por granito kaj marmoro.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 058 |
1880 | 2 216 |
1890 | 2 284 |
1900 | 2 516 |
1910 | 2 599 |
1921 | 2 475 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 936 |
1950 | 1 135 |
1961 | 1 311 |
1970 | 1 278 |
1980 | 1 338 |
1991 | 1 358 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 272 |
2014 | 1 348 |
2016 | 1 333 |
2017 | 1 334 |
2018 | 1 329 |
2019 | 1 319 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 322 |
2021 | 1 135 |
2022 | 1 189 |
2023 | 1 187 |
Ĉirkaŭaĵo
En la ĉirkaŭaĵo troviĝas ankaŭ kvanto da kavernaj sistemoj, sed alirebligitaj estas sole la konataj Kavernoj Na Pomezí, situantaj proksimume 4 km sudoriente de la vilaĝo.
|