Vámosgyörk (vAmoŝdjork) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös.
![](../I/V%C3%A1mosgy%C3%B6rk_vas%C3%BAt%C3%A1llom%C3%A1s.JPG.webp)
Bazaj informoj
- Areo: 22 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.6847/19.9288
- Loĝantaro: 2050
- Poŝtkodo: 3291
- Telefonprefikso: 37
Situo
Vámosgyörk situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, fervojaj linioj estas al Budapeŝto, Miskolc, Újszász kaj Gyöngyös. La lasta troviĝas 14, Hatvan 24, Jászberény 25 km-ojn.
Historio
Vámosgyörk estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1273 en formo "Jurk". Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La fervojo atingis la vilaĝon en 1870, post unu jaro Vámosgyörk atingis la rangon grandvilaĝo.
Vidindaĵo
- romkatolika novgotika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj de 1896, la turo estas 48 m-ojn alta.
Famuloj
En Vámosgyörk naskiĝis kuracisto-ministro László Medve.
Komunumoj pri vám (= dogano) en Hungara reĝlando
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.