Václav Rosický | |
---|---|
Václav Rosický en Časopis českých esperantistů - Bohema revuo esperantista 1910 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1850 en Prago |
Morto | 8-an de februaro 1929 (78-jaraĝa) en Sedlčany |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • astronomo |
Václav ROSICKÝ (naskiĝis la 28-an de septembro 1850 en Prago - mortis la 8-an de februaro 1929 en Nechvalice apud Sedlčany) estis ĉeĥa astronomo, stenografo, matematikisto kaj ĉeĥa esperantisto, gimnazia profesoro, en 1909 prezidanto de la Praga klubo. Estis prezidanto de Bohema Unio Esperantista depost ĝia fondo ĝis kuniĝo kun Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista.
Kariero
Li studis en piarista gimnazio en Prago, poste iris al la praga universitato (1872), kie li studis precipe matematikon kaj fizikon. Inter 1874-1878 asistanto de profesoro Machh. En 1877 li fariĝis doktoro de filozofio. Ĝis 1884 asistanto en la imperiestra-reĝa steloobservatorio, post ŝtata ekzameno instruisto ĉe germana gimnazio en Staré Město. En 1885 li akiris aprobon instrui ankaŭ la ĉeĥan, ekde 1890 instruis ankaŭ en la privata gimnazio de grafo Straka. Li verkis pri fiziko, meteorologio, magnetismo, astronomio (en la ĉeĥa revuo Vesmír = Kosmo), kontribuis al enciklopedio Ottův slovník naučný per pli ol 300 artikoloj. Li instruis ankaŭ stenografion, estis stenografa bibliotekisto, verkis ŝlosilon de ĉeĥa stenografio.
Li esperantistiĝis en 1908, en 1909 li estis elektita prezidanto de la Esperantista Klubo en Praha kaj prezidanto de la „Centra Asocio Bohema Unio Esperantista“.
Esperantista vivo
En la jaro 1910 skribis pri li nesubskribinta aŭtoro en Bohema Revuo Esperantista jenan artikolon:
La 28-an de septembro ĝisvivis nia eminenta samideano s-o prof. dr. V. Rosický sian sesdekan jaron (* 28. sept. 1850 en Praha). Dr. Rosický apartenas al la plej simpatiaj membroj de nia tutmonda amikaro kaj certe ĉiu, kiu iam havis okazon rilati kun li, plezure memoras la varman akcepton per kiu li scias tiom agrabligi tiun ŝatindan por ni momenton. Estante aminda, sincera kaj plej verama, li trovas inter ĉiuj konatoj sole estimon kaj lia vorto, lia kunhelpo en iu ajn laboro donas plenan garantion pri sukcesa fino de la entrepreno. Unu el la plej karakterizaj trajtoj de lia karaktero estas modesteco, kiun oni apenaú trovus ĉe eminentuloj lin egalaj. Neniam li metas sian personon en la unuan vicon, kvankam lia nomo meritas esti tiom kaj tiom da fojoj citata inter la bohemaj fizikistoj, astronomoj kaj stenografoj. Lia scio de lingvoj ampleksas krom preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj ankaŭ la francan, anglan, germanan, italan, hispanan, latinan, grekan, hebrean kaj Esperanton.
En la stenografio li ludas eminentan rolon jam dum kvardek jaroj: de post la jaro 1873 li estas membro de la Unua Societo de Gabelsbergeraj Stenografoj en Praha, kies li fariĝis pli malfrue membro fondanta kaj de tri jaroj honora; de la stenografa societo en Brno li estas membro koresponda kaj en la Scienca Komitato Stenografia li estis elektita vicprezidanto. Multe da liaj ekslernantoj memoras lin kun sincera ĝojo kaj rakontas pri li, kiel pri Majstro de la stenografia arto. Dum 12 jaroj li estis membro de la ekzamena komitato, kelke da jaroj revizoro de la stenografia kancelario ĉe la bohema landa parlamento kaj dum ses jaroj li redaktadis kun prof. Pražák la sten. gazeton „Těsnopisné Listy". Estu aldonite, ke li estas ekzamenita pri la bohema kaj germana stenografioj antaü la ŝtata komisio jam en la jaro 1873. Kiel universitata asistanto li estis proklamita doktoro de filozofio en jaro 1877, poste li fariĝis asistanto de fiziko kaj dum ses jaroj li estis asistanto de la astronomia kaj meteorologia observejo en Praha, kie li restis ĝis la j. 1884, kiam li fariĝis post la ŝtata ekzameno pri matematiko kaj fiziko en la j. 1880 profesoro ĉe la germana gimnazio en kvartalo Staré město. Kvin jarojn pli malfrue li submetis sin je la sama ekzameno bohemlingva. Lia deziro instruadi en bohema instituto — ne plenumiĝis. De post la j. li instruas ankaŭ ĉe la privata gimnazio de la Akademio de Straka. La sciencaj laboroj de Dr. Rosický (6) estas publikitaj en la raportoj de la imp. Akademio de sciencoj en Wien, la laboroj pri astronomio, meteorologio kaj magnetismo en la raportoj de la observejo en Praha. Serion da 63 artikoloj li skribis por la naturscienca revuo ,Vesmír", pli multe ol 500 artikolojn li verkis por la bohema ĉefverko enciklopedia “Ottův slovník naŭčný”. Specialan traktaĵon li skribis pri la vivo de Tycho de Brabe ĉe okazo de tricentjara memoro pri la morto de tiu ĉi fama astronomo. Ni dankas lin ankaŭ por la bohema eldono de verko de prof. A. Michalitschke “Caelo-Tellurium". La grandan estimon nia jubileulo en la mondo scienca atestas tiu fakto, ke antaň jaroj li estis proponita unualoke kiel kandidato je profesora katedro ĉe la bohema politekniko post morto de Zenger, profesoro de fiziko. Pro kaüzoj financaj estis tamen tiu ĉi loko okupita tiutempe per alia.
La movadon esperantan partoprenas Dr. Rosický de la j. 1908, kiam li fariĝis membro (en oktobro) kaj poste prezidanto de Esperantista Klubo en Praha. Unu jaron pli malfrue li estis elektita vicprezidanto kaj Ia 6. de marto 1910 prezidanto de nia Centra Asocio B. U. E. Kiom da fojoj ni devis jam konstati, ke lia honorinda persono donis al nia movado tiun gravecon, kiun ĝi meritas! Precipe en tempo, kiam la Sorto tiel dolorige makulis la paĝon en la historio de nia laboro, lia energia interveno malbaris la vojen al vero, al rajto. Zorgoplene li memoras pri ĉiuj devoj, kiujn la prezidanteco postulas. Novaj kaj novaj proponoj tuj plenumataj pruvas la viglecon de liaj ideoj, lia neIaciĝanta intereso pri Esperanto estas ĉiama risorto por komuna laboro de ĉiuj fidelaj, per anikeco kaj reciproka fido kuntenataj samideanoj.
Ni plezure sciiĝis pri tio, ke la Unua Societo de Gabelsbergeraj Stenografoj en Praha donacis al sia honora membro Dr. Rosický ĉe okazo de lia jubileo kaj por pruvi la ŝaton je liaj meritoj belan miniaturan kopion de st. Venceslao de Myslbek. Nia rondo esperantista ne povas bedaŭrinde esprimi sian profundan estimon laŭ simila maniero, sed ni estas konvinkitaj, ke nia kara prezidanto estas certa pri sincereco de nia, en nomo de ĉiuj bohemaj samideanoj esprimita bondeziro: Korplene ni deziras multe da jaroj de feliĉa kaj kontenta vivo!
Verkoj
- Ueber die Beugungserscheinungen im Spectrum
- Ueber eine neue Form der Fresnel-Arago'schen Interferenzversuche mit polarisiertem Licht
- Ueber mechanisch-akustische Wirkungen des elektrischen Funkens (Mekanaj-akustikaj efikoj de elektra sparko)
- Ueber die optischen Eigenschaften de Russes
- Jaké optické vlastnosti mají saze (Kiajn optikajn kvalitojn havas fulgoj)
- Krátká zpráva o pokusech s rourami Geisslerovými (Mallonga informo pri eksperimentoj kun Geissler-tuboj)
- Niederschläge nach d. Messröhr
- Die nordamer. Tornados (Nordamerikaj tornadoj)
- Neobyčejné červánky (Eksterordinara ĉielruĝo)
- Klíč k těsnopisu českému (Ŝlosilo al stenografio ĉeĥa)
Fontoj
- Bohema Revuo Esperantista - 9/1910, p. 129-130
- Ottův slovník naučný, volumo XXI, p. 978-979
- Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983, p. 43, 48, 247
- Datumbazo de aŭtoroj de Nacia Biblioteko en Prago