Václav Hájek z Libočan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | ? en Landoj de Krono ĉeĥa |
Morto | 18-an de marto 1553 en Prago |
Lingvoj | germana • ĉeĥa • latina |
Ŝtataneco | Landoj de Krono ĉeĥa |
Okupo | |
Okupo | historiisto • verkisto • katolika sacerdoto • kronikisto • parson • pastro • predikisto |
Václav Hájek z Libočan (Venceslao Hájek el Libočany) (mortis la 19-an de marto 1553 en Prago) estis ĉeĥa kronikisto de unu el la plej popularaj ĉeĥaj kronikoj.
Li estis katolika sacerdoto, paroĥestro en Rožmitál, poste li administris la dekanejon en Karlštejn, sed vane li aspiris iĝi administranto de kapitulo en Vyšehrad.
Hájek kompilis kaj eldonis malnovajn verkojn, priskribis grandan incendion de la Praga Kastelo kaj de Malá Strana (1541), sed lia ĉefa verko estas Kronika česká (Kroniko ĉeĥa, 1539), en kiu li ĉefe propagandis la katolikan nobelaron.
Li havis hejme grandan ŝrankon, en kiu la bretoj reprezentis jarcentojn kaj fakoj sur la bretoj jardekojn. Tien li dum multaj jaroj enmetadis paperetojn kun historiaj kaj legendaj informoj, kiujn li ofte datumis nur proksimume, laŭ amatora prijuĝo. La informojn li ĉerpis el malnovaj kronikoj, arkivoj, eĉ de buŝa tradicio. Kiam li konstatis, ke li kolektis jam ĉion gravan, li komencis verki la kronikon laŭ la paperetoj, ofte ŝajnigante, ke li konas precizan daton de la priskribata evento, kvankam en la realo li eĉ ne sciis, ĉu temas pri mito, legendo aŭ historia okazaĵo. Pro tio estis lia kroniko en sekvaj jarcentoj akre kritikata kaj rifuzita kiel fonto por serioza historiografia laboro.
Tamen ĝia signifo estas ĉefe literatura. Bona stilo de la aŭtoro garantiis popularecon de la kroniko, ĝi estis ŝatata legaĵo dum jarcentoj kaj donis al la legantoj konscion pri la nacia historio. En la tempo, kiam ankoraŭ ne ekzistis kritika historiografia scienco, kiam multaj homoj sciis nenion pri la historio de sia nacio, la kroniko bildigis la pasintencon kiel gloran epokon, plenan de historiaj personoj (princoj kaj reĝoj) kaj de historiaj okazaĵoj. Por la legantoj ne gravis, ĉu la rakontoj estas realaj aŭ nur fikciaj, cetere ankaŭ konservo de mitoj, legendoj kaj fabeloj havas sian signifon.
La vivon de Václav Hájek priskribis Jiří Brabenec en la romano Řeka osudu (La rivero de la sorto).