Vácduka [vAcduka] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Vác.

Blazono de Vácduka
.jpg.webp)
Nobeldomo en Vácduka

Aerfoto pri Vácduka
Bazaj informoj
- 47° 44′ 48″ N 19° 12′ 36″ O / 47.74667 °N, 19.21000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 44′ 48″ N 19° 12′ 36″ O / 47.74667 °N, 19.21000 °O (mapo)
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 1010
- Poŝtkodo: 2167
- Telefonprefikso: 27
Situo
Vácduka situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Aszód-Vác. La lasta urbo troviĝas je 7, Szob je 38, Budapeŝto je 40 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1295 en formo Duka. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Baroka preĝejo en 1738 konstruiĝis, apude troviĝas kapelo. La fervojo en 1906, la vilaĝdomo en 1967 ekfunkciis.
Vidindaĵoj estas kastelo de Brunszvik kaj nobeldomoj de Serényi [ŝerEnji] kaj de Latinovics-Bottlik.
Famuloj
- en Vácduka naskiĝis pentristo Lajos Somlai
- en tiam nomata Duka mortis Teréz Brunszvik (fondinto de la unua hungara infanĝardeno)
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.