Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[[Internacia_Fonetika_Alfabeto#Special_characters|[Helpon!]]] | |
Uvularoj (aŭ uvulaj konsonantoj, aŭ pleonasme uvularaj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la malantaŭo de la lango kontraŭ aŭ apud la uvulo, tio estas, pli malantaŭe en la buŝo ol velaraj konsonantoj. Uvularoj povas esti plozivoj, frotsonoj, nazaloj, triloj, aŭ alproksimantoj. La IFA ne provizas apartan simbolon por la alproksimanto; la simbolo por la voĉa frikativo anstataŭe uzatas. Uvulaj afrikatoj certe fareblas, sed tre maloftas: ili povas troviĝi en kelkaj afrikaj kaj indiĝenaj amerikaj lingvoj kaj en la svisgermana.
IFA
La uvulaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
uvulara nazalo | Japana | 日本 Nihon | [ni.hoɴ] | Japanio | |
senvoĉa uvulara plozivo | Kazaĥa | Қазақ Qazaq | [qɑzɑq] | Kazaĥ | |
voĉa uvulara plozivo | Inuktituta | utirama | [ʔutiɢama] | ĉar mi revenas | |
uvula frotsono senvoĉa | Kastilia hispana | hijo | [ˈiχo] | filo | |
uvula frotsono voĉa | Lakota (ortografio LLC) | aǧúyapi | [ˌʔaˈʁʊjab̥ˑi] | pano | |
uvula trilo voĉa | Franca |
Paris | [paˈʀi] | Parizo | |
uvulara ejectivo | Cusco keĉua lingvo | q'allu | [ˈq̕aʎu] | tomata saŭco | |
voĉa uvulara injektivo | Mama | [ʛa] | fajro |
Nek Esperanto, nek la angla havas uvulajn konsonantojn, kaj ili estas nekonataj en la indiĝenaj lingvoj de Aŭstralio kaj la Pacifiko. Uvulaj konsonantoj troviĝas tamen en multaj afrikaj kaj mezorientaj (sudokcident-aziaj) lingvoj, plej notinde en la araba, kaj en indiĝenaj amerikaj lingvoj. En partoj de la Kaŭkaza Montaro kaj en nordokcidenta Norda Ameriko, preskaŭ ĉiu lingvo havas uvulajn plozivojn kaj frikativojn. Du uvulaj R-oj troviĝas en nordokcidenta Eŭropo, kie ili disvastiĝis de la norda franca.
La senvoĉa uvula plozivo transkribiĝas kiel [q] en la IFA. Ĝi prononciĝas iom simile al la senvoĉa velara plozivo [k], sed per la mezo de la lango pli malantaŭe, kontraŭ la uvulo anstataŭ la velo. La plej familiara uzo por parolantoj de eŭropaj lingvoj sendube estus en la transliterigo de arabaj landonomoj kiaj Qatar kaj Iraq en la anglan, kvankam, pro tio ke la angla malhavas tiun sonon, anglalingvanoj ĝenerale prononcas ĝin kiel la plej similan sonon de ili konatan, [k].
[ɢ], la voĉa ekvivalento de [q], estas multe pli malofta. Ĝi similas la voĉan velaran plozivon [g], sed artikulaciiĝas en la sama uvula pozicio kiel [q]. Malmultaj lingvoj uzas tiun sonon, sed ĝi troviĝas en iaj specoj de la persa kaj en kelkaj nordorientaj kaŭkazaj lingvoj, notinde en la Tabasara.
La uvula frotsono senvoĉa [χ] estas simila al la vela frotsono senvoĉa [x], krom tio ke ĝi artikulaciiĝas sur la uvulo. Ĝi troviĝas anstataŭ [x] en iuj dialektoj de la germana kaj la araba.
La tlingita de la "pot-tenilo" de Alasko havas dek uvulajn konsonantojn:
tenua plozive | qákʷ | arba spino |
aspiracia plozivo | qʰákʷ | korbo |
ejektiva plozivo | qʼakʷ | kri-strigo |
labialigita tenua plozivo | náaqʷ | oktopodo |
labialigita aspiracia plozivo | qʷʰáan | popolo, tribo |
labialigita ejektiva plozivo | qʷʼátɬ | kuira poto |
senvoĉa frikativo | χaakʷ | fingrungo |
ejectiva frikativo | χʼáakʷ | nesalakva "sockeye" salmo |
labialigita senvoĉa frikativo | χʷastáa | kanvaso, dreliko |
labialigita ejektiva frikativo | χʷʼáaɬʼ | lanugo |
kaj la ubiĥa de Turkio havas 20.
Uvulaj ro-ecaj konsonantoj
La uvula trilo [ʀ] estas uzata en certaj dialektoj (aparte tiuj de eŭropaj ĉefurboj) de la franca, la germana, nederlanda, portugala, sveda and norvega, aldone al la hebrea, por la ro-eca fonemo. En multaj el tiuj ĝi havas frotsonon (aŭ uvulan fortsonon voĉan [ʁ] aŭ senvoĉan [χ]) kiel alofonon kiam ĝi sekvas iun el la senvoĉaj plozivoj /p/, /t/, aŭ /k/ ĉe la fino de vorto, kiel en maître [mɛtχ].
Simile al la plejo de triloj, uvulaj triloj ofte reduktiĝas ĝis unusola kontakto, aparte inter vokaloj.
Malkiel aliaj uvulaj konsonantoj, la uvula trilo artikulaciiĝas sen retroigo de la lango, kaj tial ne malaltigas najbarajn altajn vokalojn kiel ja kutime faras la uvulaj plozivoj.
Kelkaj aliaj lingvoj, inkluzive de la inuktituta, la abĥaza kaj iaj specoj de la araba, havas voĉan uvulan frikativon sed ne traktas ĝin kiel roeca konsonanto.
En la lakota la uvula trilo estas alofono de la voĉa uvula frikativo antaŭ /i/.
Vidu ankaŭ
- Loko de artikulacio
- Dorsalo
- Listo de fonetikaj temoj
- Guturala R