Libellus vere aureus, nec minus salutaris quam festivus, de optimo rei publicae statu deque nova insula Utopia | |||||
---|---|---|---|---|---|
skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Thomas More | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | latina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | politika filozofio • literaturo | ||||
Loko de rakonto | Britio | ||||
| |||||
Utopia (Utopio), kies origina nome en latina estis Libellus ... De optimo reipublicae statu, deque nova insula Vtopiae (libro pri la ideala stato de respubliko en la nova insulo Utopio) estas verko de Thomas More kaj publikigita en 1516. Tiu estas lia probable plej konata verko. Nur ekde tiu epokfara romano universaliĝis la vorto "utopio" - kiu signifas pragreke "nenielando" (aŭ en Esperanto, Utopio).
La libro konsistas de du partoj. La unua estas dialogo kiu iras ĉefe ĉirkaŭ filozofiaj, politikaj kaj ekonomikaj demandoj en Anglio de la tempo de la aŭtoro kaj la dua parto estas la rakonto kiun unu el la roluloj de la dialogo faras pri la insulo Utopio.
La nomo de la insulo estis inventata de Moro kaj la fakuloj pri lia verko atribuas al li du diferencajn devenojn, ambaŭ el la greka. Unu estas oŭ, kiu signifas "ne" kaj la alia eŭ, kiu signifas "bonon". Ambaŭokaze, la prefikso komplementiĝas per la vorto topos, kiu tradukeblas per "loko".
Laŭ la tempopaso la termino utopio populariĝis kiel sinonimo de perfekteco, aŭ io neatingebla, tamen Tomaso Moro ne atribuis al ĝi precize tiun signifon en sia verko.
En la libro Utopio la verkisto iom priskribis inventitan lingvon de la Utopianoj. Iuj sciencistoj opinias la verkon kvazaŭ idealan, pli justan britan ŝtaton. Aliaj konsideras lian verkon satiro. Eble T. Morus estis inspirita de la filozofo Platono kaj ties skribaĵo "Timaos". Krome T. Morus priskribis interreligian kulton aŭ pontoreligion, specon de demokratio, aŭguris formon de komunismo, idealoj kiuj revenos en la homaranismon de Ludoviko Zamenhof.
Bibliografio
- Tomás Moro, Utopía, Editorial Planeta, 2003, traduko de Joaquim Malafrè Gavaldà. ISBN 84-487-1481-4.
- Tomás Moro, "Utopía", Editorial Espasa Calpe, 1952, 1999, 2007, traduko de Pedro Voltes, enkonduko de Fernando Savater, ISBN 978-84-670-2319-0
Eksteraj ligiloj
- La Utopía de Tomás Moro (trad. de 1805) el Google Books
- A vaca malhada, gazeto de filozofio en la portugala, Aŭtuno 2016, Arkivigite je 2017-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Januaro 2017. Speciala numero dediĉita al "Utopia" (kun partopreno de du esperantistoj).
- Versioj en PDF
- Latina teksto en Wikisource.
- Cifereca ersio de la eldono de Bazelo de 1517 de la Utopio de T. Moro (en latino) en la retejo de la Universitato de Bielefeld (konsultita la 30an de marto de 2009).