En japana poezio, la utao[1] (japane  (うた), uta, japane  () (), waka, japane 大和 (やまと) (うた), yamato uta) estas fiksforma poemo, konsistanta el mallongaj versoj, kies longoj estas kvin aŭ sep moraoj alterne.

Priskribo

Je japana lingvo, la poezia metro estas kalkulata laŭ moraoj, ne silaboj; unu silabo povas esti unu morao (se la vokalo estas mallonga kaj la fina nazalo mankas) aŭ du (se la vokalo estas longa aŭ la fina konsonanto ĉeestas), kaj rimo ne ekzistas. Por la utao, ĉiu verso devas konsisti el kvin aŭ sep moraoj.

Diversaj formoj de la utao ekzistas, klasifikitaj laŭ longo:

NomoOrigina nomoMetroPriskribo
utaetojapane  (かた) (うた), katauta5–7–7La plej mallonga formo de utao. Troviĝas en la libro Manjoŝu.
tankaojapane  (たん) (), tanka5–7–5–7–7La plej ofta formo de utao
kapripeta utaojapane  () (どう) (), sedōka5–7–7–5–7–7Konsistas el paro de utaetoj; ofte en la formo de dialogo inter du geamantoj
budhopiedsigna utaojapane  (ぶっ) (そく) (せき) (), bussoku seki ka5–7–5–7–7–7Tankao, kun kroma sepmoraa verso ĉe la fino; nomita laŭ la monumento de la Piedsigno de la Budho (japane 仏足 (ぶっそく) (せき) () (), Bussoku Seki Ka Hi) en la bikŝuejo Jakuŝiĝi (japane  (やく) () (), Yakushi-ji), en Nara, Japanio, sur kiu estas gravurita 21 utaoj de tiu formo
longutaojapane 長歌 (ちょうか), chōka5–7–5–7–⋯–5–7–7La plej longa formo de utao. La longo varias, sed la lastaj du versoj ĉiam finiĝas per po sep moraoj. La longutao estas kelkfoje sekvata de reutaoj (japane 反歌 (はんか), hanka), mallongaj “postskribaj” utaoj, ofte verkita de alia utaisto.

Utaoj en Esperanto

La formo de la utao adaptiĝis al Esperanto, kun la modifo ke la poezia metro estas kalkulata laŭ ordinaraj silaboj, ne moraoj, konforme al la fonetiko de Esperanto.

En Esperanto, la japana poeto Miyamoto Masao verkis multajn utaojn; ekzemple, lia longutao “Pri enotero (Kun du reutaoj)”[2] gajnis la Unuan premion de poezio de la Belartaj Konkursoj de la Universala Esperanto-Asocio en 1965. Ĉi tiu longutao konsistas el 27 versoj, de kvin aŭ sep silaboj, krom la du reutaoj, kiuj estas tankaoj. Krome, Miyamoto ankaŭ tradukis utaojn en fikssilaban Esperanton; ekzemple, li tradukis serion de tankaoj de la poetino Yosano Akiko (japane 与謝野 晶子) en Esperanton.[3]

Krome, ankaŭ verkistoj kiel Sibayama Zyun'iti, Kuroda Masayuki, kaj Geraldo Mattos[4] verkis utaojn en Esperanto.

Referencoj

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: uta/o
  2. Plena teksto troveblas jen:
  3. Ekzemploj troveblas jen:
  4. Ekzemple: Utaoj de Geraldo Mattos

Bibliografio

  • 谷 知子. (2006) 和歌文学の基礎知識 (japane). 角川選書. ISBN 978-404703394-8.
  • 日本文化財団編. (2005) 和歌を歌う―歌会始と和歌披講 (japane). 笠間書院. ISBN 4-305-70294-0.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.