La Utaha Milito, ankaŭ konata kiel la Utaha Ekspedicio aŭ la Mormona Ribelo estis armita konfrontado inter mormonoj de la Utaha Teritorio kaj la armeo de la usona registaro. La konfrontado daŭris de majo 1857 ĝis julio 1858. Kvankam ekzistis viktimoj, plejparte ne-mormonaj civiluloj, la "milito" havis neniujn batalojn, kaj estis solvita per intertraktado.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.