
Ustica | |
![]() | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Regiono | ![]() |
Provinco | PA Palermo |
Geografia situo | 38° 43′ N, 13° 11′ O (mapo)38.71666666666713.183333333333Koordinatoj: 38° 43′ N, 13° 11′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 49 m |
Areo | 8 km² |
Loĝantaro | 1311 (2023) |
Loĝdenso | 152 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | neniuj, ĉar insulo
|
Poŝtkodo | 90051 |
Imposta kodo | L519 |
Kodo laŭ ISTAT | 082075 |
Telefona prefikso | 091 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
![]() ![]() | |

Ustica estas malgranda vulkana insulo de Italio en la Tirena maro, parto de la Mediteraneo, norde de Sicilio. Ustica estas ankaŭ nomo de sola komunumo sur la insulo. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Palermo, ekde aŭgusto 2015 formale itale nomata città metropolitana di Palermo, do metropola urbo Palermo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 311 loĝantoj.
La insulo Ustica havas la surfacon de 800 ha, plej alta altaĵo estas la Monte Guardia dei Turchi kun 240 m. La insulo situas 66 km de la provinca ĉefurbo Palermo. La insulanoj vivtenas sin ĉefe per agrikulturado, fiŝkaptado kaj turismo.
vidindaĵoj
- elfosaĵoj el la bronza epoko, romia apoko
- subakva muzeo
- Area marina protetta Isola di Ustica, unua subakva naturprotekta areo de Italio
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.