Usonaj Virgulininsuloj | ||
United States Virgin Islands | ||
|
| |
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: Virgin Islands March | ||
Ne-enkorpigitaj teritorioj • insula areo de Usono • lando por sporto • politika teritoria divido • teritorio de Usono | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | Ĉarlotamalio | |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo | |
Uzata(j) lingvo(j) | angla lingvo, kreola lingvo de la Virgulininsuloj, Negerhollands | |
Loĝantaro | 87 146 (2020) | |
Horzono | UTC-04:00 | |
Interreta domajno | .vi | |
Landokodo | VIR | |
Telefona kodo | +1340 | |
Plej alta punkto | Crown Mountain | |
Plej malalta punkto | Kariba Maro | |
Politiko | ||
Ĉefministro | Albert Bryan Jr. | |
Ekonomio | ||
Valuto | usona dolaro | |
Akvejoj | Atlantiko, Karibio | |
Koordinatoj | 18° 20′ 0″ N, 64° 50′ 0″ U (mapo)18.333333-64.833333 | |
Plej alta punkto | Crown Mountain [+] | |
- alteco | 473 m [+] | |
Plej malalta punkto | Kariba Maro [+] | |
Areo | 346,36 km² (34 636 ha) [+] | |
Loĝantaro | 87 146 [+] (2020) | |
Horzono | UTC-04:00 [+] | |
Usonaj Virgulininsuloj | ||
Vikimedia Komunejo: United States Virgin Islands [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Usonaj Virgulininsuloj[1][2][3] aŭ Virgulinsuloj[4] (angle United States Virgin Islands aŭ US Virgin Islands) estas dependa teritorio de Usono en la Kariba Maro. La teritorio konsistas el pluraj insuloj, la tri ĉefaj insuloj estas Saint Thomas (Sankta Tomaso), Saint Croix (Sankta Kruco), kaj Saint John (Sankta Johano). La teritorio estas parto de la insularo Virgulininsuloj kiuj estis trovitaj de Kristoforo Kolumbo kaj nomitaj de li kiel Santa Ursula y las Once Mil Vírgenes (mallongigite Las Vírgenes), memorigante pri mezepoka legendo pri Sankta Ursulo de Kolonjo.
La Usonaj Virgulininsuloj uzas la maldekstran trafikflankon, kvankam Usono ĝenerale uzas la dekstran.
Historio
Ekde la jaro 1666 la teritorio estis kolonio de Danio, kaj havis la nomon Danaj Antiloj. La insulo Sankta Kruco aldoniĝis al la dana kolonio nur en 1733. En 1917 la insularo estis vendita al Usono, je prezo de 25 milionoj da usonaj dolaroj, kies registaro tie celis starigi armean bazon.
Servoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ listo pri landoj de la akademiano Bertil Wennergren
- ↑ La landoj de l' tero Flandra Esperanto-Ligo
- ↑ Vidu ankaŭ la koncernan diskuton de la paĝo Virgulininsuloj.
- ↑ sen plia referenco en la retejo Reta Vortaro