Demokrat-Respublikana Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 1791 vd | |
Fino | 1825 vd | |
Antaŭe | Anti-Administration Party vd | |
Poste | Demokrata Partio vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
Ideologio |
Republicanism in the United States • agrarismo • kontraŭfederismo • respublikismo • klasika liberalismo • civita naciismo | |
Ĉefestro(j) | Thomas Jefferson • James Madison vd | |
Demokrat-Respublikana Partio | |
---|---|
Democratic-Republican Party | |
partio | |
Lando | Usono |
Ideologio | Republicanism in the United States, agrarismo, kontraŭfederismo, respublikismo, klasika liberalismo, civita naciismo |
La termino Demokrat-Respublikana Partio aŭ en angla Democratic-Republican Party estas nomo uzata dekomence fare de modernaj politik-fakuloj por la unua usona politika partio nomita "Republican Party" (Respublikana Partio, kiel ĝi nomiĝis tiam), ankaŭ konata kiel Jeffersonian Republicans (Jefersonanaj Respublikanoj). Historiistoj kutime uzas la esprimon "Republican Party" (Respublikana Partio). Ĝi estis la dua politika partio en Usono, kaj estis organizita de la tiama Sekreatrio de Ŝtato Thomas Jefferson kaj de lia amiko kaj samideano James Madison, (tiam funkcianta ĉe la Domo de Reprezentantoj) en 1791-93, por kontraŭi la premon de la Federalista Partio estrata de la Sekretario de la Trezorejo Alexander Hamilton.[1] Tiu nova partio kontrolis la funkciadon de la Prezidenteco kaj de la Kongreso, kaj plej ŝtatojn, el 1801 al 1825. Ekinte en 1791 kiel unu frakcio en la Kongreso, multaj el kies membroj estis kontraŭantoj al la nova Konstitucio, eknomiĝis Respublikanoj en la Dua Usona Kongreso. Oni tiam uzis la nomon Respublikanoj por mencii la Respublikanan Partion de tiu periodo kaj de la unuaj du jardekoj de la 19a jarcento. La Republican Party disiĝis post la usona prezidenta baloto de 1824 en du partioj: nome Demokrata Partio kaj la mallongdaŭra Nacia Respublikana Partio (poste sukcedita de la Partio Whig).
Notoj
- ↑ Democratic-Republican Party. Alirita 7a de Decembro, 2014.
Eksteraj ligiloj
- A New Nation Votes: American Election Returns 1787-1825 Arkivigite je 2008-07-25 per la retarkivo Wayback Machine