Urziceni
municipo de Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 925300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 380  (2021) [+]
Loĝdenso 2 315 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 43′ N, 26° 39′ O (mapo)44.71805555555626.645277777778Koordinatoj: 44° 43′ N, 26° 39′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 5,78 km² (578 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Urziceni (Rumanio)
Urziceni (Rumanio)
DEC
Urziceni
Urziceni
Situo de Urziceni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urziceni [+]

Urziceni [urziĉEnj] estas urbo en la distrikto Ialomița en Rumanio. Ĝi havas loĝantaron de 17.089 (en 2005) kaj estas la tria plej granda urbo de la distrikto (post Slobozia kaj Fetești). Ĝiaj koordinatoj estas 44,709° N / 26,629° E; ĝi situas 50 km nord-oriente de Bukareŝto.

La nomo de la urbo laŭdire devenas de la rumana vorto "urzică" (urtiko). La unua dokumenta mencio de la urbo okazis je 1596-04-23. En 1831 ĝi akiris la statuson de bazarejo, en 1895 tiun de urbo.

Inter 1716 kaj 1833 Urziceni estis la ĉefurbo de la tiama distrikto Ialomița.

Trafiko

La urbo havas fervojan ligon, per la linioj de Bukareŝto (norda stacidomo) al Brăila kaj de Ploiești al Slobozia. Ĝi situas ĉe la kruciĝo de la eŭropaj vojoj E60 (okcidenten kaj orienten) kaj E85 (norden).

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.