Urusiu de Jos [urusju de ĵos] (hungare: Alsóoroszi alŝoorosi) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Târgu Mureș / Marosvásárhely. En 1910 ĝi havis 622 loĝantojn (rumanoj) kaj en 1956 682 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1453. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). En 1941 oni unuigis kun Urusiu de Sus sub la nomo Urusiu de Mureş (Marosoroszi), sed post 1945 ĝi fariĝis denove memstara. Administre ĝi apartenas al Chiheru de Jos.

Fonto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.