Ursula Niesert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1949 (74-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ursula Niesert estas germana doktoriĝinta biologino kaj esperantistino,[1] vivanta en Freiburg. Ekde la fondiĝo de la regiona Esperanto-organizaĵo BAVELO en la sudokcidenta federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio en 1982 ŝi estas ties estrarano (stato de junio 2014). Krome, ekde 1995 ŝi dum pluraj jaroj estis salajrita ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, kiu pro tio translokigis sian centran oficejon de Bonn al Freiburg. En 1999 ŝi estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la tiujara Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Berlino. Ursula Niesert aktivas kiel vikipediisto.
Referencoj
- ↑ noteto pri prelego „Enkonduko en la Esperanto-Vikipedion“ la 15-an de oktobro 2010 en Hamburgo, kun plej bazaj biografiaj informoj. Arkivita el la originalo je 2014-05-29. Alirita 2014-05-29.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.