Urietoj estas marbirdoj de la familio de Aŭkedoj. Fakte tiu nomigo rilatal al Urioj, sed temas pri pli malgrandaj aŭkedoj, pli precize tiuj de du triboj, nome Tribo Synthliboramphini kaj Tribo Brachyramphini, po unu genro, nome Synthliboramphus kaj Brachyramphus kaj respektive kvar kaj tri specioj, kiuj estas jenaj:
Synthliboramphus
Ĝi estas eta genro de marbirdoj de la familio de aŭkedoj el Norda Pacifiko. Ĝi konsistas el kvar specioj:
- Kalifornia urieto, Synthliboramphus hypoleucus
- Kravera urieto, Synthliboramphus craveri
- Malnova urieto, Synthliboramphus antiquus
- Japana urieto, Synthliboramphus wumizusume
Brachyramphus
Ĝi estas eta genro de marbirdoj de la familio de Aŭkedoj kiuj loĝas en Norda Pacifiko. Ĝi konsistas el tri specioj:
- Marmora urieto, Brachyramphus marmoratus
- Longbeka urieto Brachyramphus perdix
- Mallongbeka urieto, Brachyramphus brevirostris
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.