Muro estas konstruaĵo, kiu servas al defendo de homoj kaj ĝia havaĵo de naturaj fenomenoj (ekz. muro de la domo kaj alia socia konstruaĵo) aŭ fortikaĵo por defendi bienon, urbon aŭ pli grandan areon de aliaj nedezirindaj homoj. Kelkfoje muro sin prezentas restaĵo de iu valora arkitektura objekto aŭ koncerna al iu grava historia evento.
Laŭ Francisko Azorín muro estas Masonaĵo starigita por subteni plafonon, limigi spacon, kontraŭstari puŝon, k.c.[1] Li indikas etimologion el la latina murus (muro). Kaj li aldonas longan liston de terminoj por diversaj murtipoj (vidu sube), klarigita per kelkaj bildoj, ne kongruaj kun la listigitaj tipoj.[2]
Ĉiam laŭ Azorín,
- laŭ ĝia celo nomiĝas: bara, subtena, retena, divida, defenda,...
- laŭ ĝia formo: rekta, oblikva, rampa, cilindra,...
- laŭ ĝia materio: ŝtona, brika, blokara, tera,...
- laŭ ĝia dikeco: n. centimetra dika.
- laŭ ĝia dispecigo,
- la ŝtonaj: isodoma, pseudoisodoma, diatona, retata, spikata, poligonara, ordigata, ciklopa
- la brikaj: belgotipa, flandrotipa, anglotipa, hispanotipa,...[3]
Famaj muroj
- Granda Ĉina Muro - Ĉinio
- Muro de Lamentoj - Jerusalemo
- Muro de Hadriano - Britio, Limeso (fortikaĵo) - Germanio
- Berlina Muro - Germanio
- Israela barilo en Cisjordanio
- Muroj de Jeriĥo
- Muro de morto, Auschwitz
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri muro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:
„ Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. ” „ Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas. ” „ Stari por iu kiel muro kaj turo. ”
Referencoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 146.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.