Urbofesto (aŭ Tago de la urbo) estas ĉiujara festo, dediĉita al iu konkreta urbo. Urbofesto kutime estas plej granda festo de la urbo, kun multaj amasaj aranĝoj: gratuloj de urba estraro, koncertoj, manifestacioj, artfajraĵoj. Plej vaste estas festataj gravaj urbaj jubileoj.
Tago de urbofesto
La urbofesto estas festata en iu grava dato por la urba historio:
- ĉefa festo de la tuta ŝtato
- dato de fondiĝo de la urbo;
- Venkotago (politika festo en Orienta Eŭropo);
kaj aliaj.
Tamen, la dato estas elektata ankaŭ laŭ preferoj pri oportuneco: kutime oni organizas festadon en feriaj tagoj (sabate, dimanĉe), kaj la festo ofte daŭras dum kelkaj tagoj. En nordaj landoj ĝi okazas plejparte en varma sezono (printempo — somero — komenco de aŭtuno). En multaj urboj popularaj inter turistoj ĝi estas festata en turisma sezono: ekzemple, urbofesto de Sankt-Peterburgo okazas en fino de majo — periodo de blankaj noktoj.
Listo de urbofestoj laŭ urboj
Ĉi tie estas listo de urbofestoj en diversaj urboj.
En Rusio
Urbo | Dato |
---|---|
Kaluga | Lasta sabato de aŭgusto |
Moskvo (pli) | Unua sabato de septembro |
Obninsk | 27-a de julio |
Sankt-Peterburgo | 27-a de majo |
Vladimir | Unua dimanĉo de septembro |
Voroneĵ | Tria sabato de septembro |
En Ukrainio
Urbo | Dato |
---|---|
Kievo | Lasta dimanĉo de majo |
Odesa | 2-a de septembro |
Eksteraj ligiloj
- Retego pri urbofestoj en Rusio Arkivigite je 2014-09-29 per la retarkivo Wayback Machine kun datoj de festado (ruse)