Urbo de Dio | |||
---|---|---|---|
| |||
Favelo • neighbourhood in Rio de Janeiro | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 57′ S, 43° 22′ U (mapo)-22.94805556-43.36305556Koordinatoj: 22° 57′ S, 43° 22′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cidade de Deus [+] | |||
Urbo de Dio (portugale Cidade de Deus) estas malriĉa kvartalo-favelo en la Okcidenta Zono de la urbo Rio-de-Ĵanejro, en Brazilo.
Historio
La kvartalo estis kreita en la 1960-aj jaroj cele al translokigo de la popoloj el faveloj de la kvartalo de Jacarepaguá al la okcidenta zono de Rio-de-Ĵanejro.
La Cidade de Deus estis starigita la 23-an de julio 1981 kiel unusolan bairro de la administra regiono 34 de la municipo de Rio-de-Ĵanejro [1], [2].
Post tempopaso, malriĉeco kaj krimo disvolviĝis kaj ĝi nun estas unu el la plej danĝeraj kvartaloj de la urbo, kvankam kreiĝis multaj bonvolaj asocioj por helpi la enloĝantaron.
La filmo Cidade de Deus (2002) de Fernando Meirelles rakontas la krimagojn en tiu favelo.
La usona prezidanto Barack Obama vizitis tiun kvartalon dum sia unua vizito al Brazilo en marto 2011[3].
Bibliografio
- Vivaldo, Coarcy: Memória da Cidade do Rio de Janeiro, 1988, Ed. Itatiaia, Rio de Janeiro, 401 pp., ISBN 8531902215
Referencoj
- ↑ portugale Cidade de Deus en la retejo de prefekturo de Rio de Janeiro Arkivigite je 2013-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ portugale Dekreto nº 3.158, de 23 de julio 1981, kodigo kaj limoj de bairros de Urbo de Rio de Janeiro
- ↑ portugale Vizito de Obama en la Cidade de Deus Arkivigite je 2011-03-25 per la retarkivo Wayback Machine.