Urbodomo kutime estas prestiĝa konstruaĵo, kiu servas kiel sidejo de la administracio de urbo aŭ komunumo.
En la mezepoko ĉefe ekde la koncesio de urbaj rajtoj, la urbodomoj fariĝis signifaj profanaj konstruaĵoj de la urboj. En ili kunsidis la urba konsilantaro, kiu konsistis el influhavaj familioj aŭ patricioj. Kiel sidejo de la konsilantaro la urbodomoj dum longa tempo por la gildoj restis fermitaj.
La pretendon de ekskluziveco por la privilegiuloj montris ankaŭ la riĉa arkitekturo de la urbodomoj. Ofte la turo de la urbodomo estis loko por la ununura horloĝo de la urbo. Krom la salono por la konsilantaro en la urbodomoj ofte ankaŭ troviĝis grandaj salonoj por festenoj, krome foireja halo en la teretaĝo kaj gastejo en la kelo.
Kelkaj urbodomoj
- Urbodomo de Arnstadt
- Urbodomo de Astorgo
- Urbodomo de Baja
- Urbodomo de Balassagyarmat
- Ruĝa Urbodomo de Berlino
- Urbodomo de Bremeno
- Urbodomo de Bruselo
- Urbodomo de Budapeŝto
- Urbodomo de Eger
- Urbodomo de Erfurto
- Urbodomo de Esztergom
- Urbodomo de Gento
- Urbodomo de Győr
- Urbodomo de Jáchymov
- Urbodomo de Kaposvár
- Urbodomo de Kecskemét
- Urbodomo de Kroměříž
- Urbodomo de Kvenko
- Urbodomo de Makó
- Urbodomo de Mohács
- Urbodomo de Parizo
- Urbodomo de Pécs
- Urbodomo de Pesterzsébet
- Urbodomo de Rennes
- Sanfranciska Urbodomo
- Urbodomo de Sevilo
- Urbodomo de Sopron
- Urbodomo de Szeged
- Urbodomo de Szolnok
- Urbodomo de Újpest
- Urbodomo de Veszprém
- Urbodomo de Vieno
Kelkaj arĥitekture interesaj urbodomoj
- Urbodomo de Bruselo.
Londono (Britio). Vieno (Aŭstrio). Liberec (Ĉeĥio). Klosterneuburg (Aŭstrio). Ĉefa fasado de la Urbodomo de Alcañiz.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.