Uragano Andrew | |
---|---|
| |
Andrew la 23-an de aŭgusto 1992 | |
Aperis | la 16-an de aŭgusto 1992 |
Malaperis | la 28-an de aŭgusto 1992 |
Plej rapidaj ventoj | 280 km/h (175 mejloj/h) |
Plej malalta aerpremo | 922 mbar (hPa); 27,23 inHg |
Homaj mortoj | 65 |
Damaĝoj | ekvivalento de 26,5 miliardoj da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | Usono |
Uragano Andrew estis la unua nomita ŝtormo kaj unua uragano de la uragana sezono en 1992. Je la tempo de ties okazo en Aŭgusto 1992, ĝi estis la plej detrua uragano en la historio de Usono. Ĝi damaĝis ĉefe en Bahamoj kaj Luiziano, sed la plej granda efiko estis en Suda Florido, kie ĝi iĝis de kategorio 5 laŭ la skalo Saffir–Simpson, kun ventorapidoj de ĝis 270 km/h. Ĝi pasis rekte tra Homestead, Florido, ĉeurbo sude de Miami, kaj detruis tutajn domarojn, ofte lasante nur la betonajn fundamentojn. Ĉirkaŭ 25,000 domoj estis detruitaj nur en la Kantono Miami-Dade, kaj preskaŭ 100,000 pliaj estis ege damaĝitaj. La totala damaĝo superis la 26 mil milionoj da dolaroj (de 1992), kaj 65 personoj perdis siajn vivojn en la uragano.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.