Upa (ruse Упа) estas rivero meze de la centra parto de Rusio, dekstra alfluanto de Okao. La tuta rivero situas en Tula provinco. Ĝia longeco - 345 km, areo de baseno - 9510 kv. km [1].
La nomo Upa verŝajne devenas de la balta vorto kiu signifas "rivero". Baltaj popoloj loĝis tie dum la 1-a jarmilo p.K.
La rivero komenciĝas je 3 km norde de loĝloko Volovo. Ĝis Tula plejparte fluas norden, poste okcidenten kaj alfluas al Okao apud vilaĝo Kuleŝovo. Kutime ĝi glaciiĝas en fino de novembro aŭ decembre, malglaciiĝas fine de marto aŭ komence de aprilo.
Upa estas populara loko de fiŝkaptado[2].
La rivero estas fotre malpuligita de tulaj fabrikoj ("Tulaĉermet" kaj aliaj).
Alfluantoj
Alfluantoj de Upa kun longeco pli ol 20 km [1]:
Distanco inter ĝia enfluejo kaj enfluejo de Upa (km) | Nomo | Longeco (km) |
---|---|---|
293 | Upjorta | 63 |
244 | Ŝivorona | 49 |
226 | Seĵa | 41 |
223 | Beĵka | 25 |
210 | Tulica | 41 |
207 | Voronka | 25 |
191 | Volotj | 24 |
187 | Neprejka | 25 |
176 | Pesoĉnja | 21 |
166 | Upka | 20 |
130 | Dubna | 20 |
115 | Kolodnja | 38 |
98 | Solova | 52 |
90 | Plava | 89 |
23 | Vatca | 31 |
21 | Mizgeja | 43 |
La plej grandaj alfluantoj (laŭ ilia longeco) estas Plava (89 km), Upjorta (63 km), Solova (52 km). En Tula ĝin alfluas Tulica kaj Voronka.
Loĝlokoj
Urboj ĉe Upa:
Aliaj gravaj loĝlokoj ĉe Upa:
- Verĥoupje;
- Lomincevskij;
- Pleĥanovo;
- Krapivna;
- Kuleŝovo.
Alta akvo
Preskaŭ ĉiujare ĉe la rivero okazas superakvo kaj kelkaj vilaĝoj fariĝas inunditaj. Ĝi inundas ankaŭ kajojn centre de Tula. Granda inundo en Tula okazis en 1970.
Referencoj
- 1 2 Upa en la Ŝtata listo de akvujoj ruse
- ↑ Upa por fiŝkaptistoj Arkivigite je 2013-04-17 per la retarkivo Wayback Machine ruse