Suraua
Blazono de Suraua
Suraua
former municipality of Switzerland Ortschaft
Kantono Grizono
DistriktoSurselva
KomunumaroLumnezia/Lugnez
Koordinatoj 46° 42′ 0″ N  11′ 0″ O / 46.70000 °N, 9.18333 °O / 46.70000; 9.18333 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N  11′ 0″ O / 46.70000 °N, 9.18333 °O / 46.70000; 9.18333 (mapo)
Nombro de loĝantoj252
Areo24,20 km²
Alteco932 m super marnivelo
Poŝtkodo7110 Peiden
7114 Uors
7113Camuns
7115 Surcasti
7116 Tersnaus
Komunumkodo3599
Mapo de Suraua

Suraua estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 252 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Suraua siutas en la centro de la valo Lumnezia ĉe la kunfluo de la riveroj Glogn kaj Valza Rejno. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Peiden, Uors, Camuns, Surcasti kaj Tersnaus.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Suraua limas en nordo al Cumbel, en oriento al Duvin, en sudoriento al Safien, en sudo al Sankt Martin, en sudokcidento al Vignogn, en okcidento al Degen, kaj en nordokcidento al Vella.

Trafiko

La komunumo situas ĉe la kantona vojo de Ilanz al Valzo. Ĝi estas konektia al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio ce Surcasti kaj Uors al Vella.

Historio

La komunumo Suraua estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2001 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Camuns, Surcasti, Tersnaus kaj Uors-Peiden. Uors-Peiden estis kreita siavice en la jaro 1963 per kunigo de Uors kaj Peiden.

La unua dokumenta mencio de Camuns datiĝas el la jaro 1543 kiel Gamundtz[1], de Surcasti el la jaro 1290 kiel Surdengias[2], de Tersnaus el la jaro 1362 kiel Terzenaus [3], de Uors el la jaro 831 kiel villa Vorce[4], kaj de Peiden el la jaro 1345 kiel Pedens[5].

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.