Unuiĝinta Metodisma Eklezio | |||||
---|---|---|---|---|---|
konfesio | |||||
Komenco | 1968 vd | ||||
Antaŭe | Evangelical United Brethren Church • The Methodist Church vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Membro de | Monda Metodisma Konsilio • Monda Konsilio de Eklezioj • Eklezioj Unuiĝantaj en Kristo • Consultation on Church Union • Wesleyan Holiness Consortium • Christian Holiness Partnership • National Council of Churches vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Unuiĝinta Metodisma Eklezio (angle, United Methodist Church; diversaj aliaj nomoj laŭlingve kaj laŭlande) estas tutmonda protestanta kristana eklezio. Ĝia centro estas en Usono, sed pli ol 40% el ĝiaj membroj estas en aliaj landoj. En novembro 2015 la tutmonda eklezio havis ĉirkaŭ 12,1 milionoj da membroj, el kiuj ĉirkaŭ 7,2 milionoj estis en Usono. La Unuiĝinta Metodisma Eklezio estas la plej granda organizita eklezio inter la entute ĉirkaŭ 80 milionoj da metodistoj aŭ veslianoj. Ĝi formas grandan parton de la Monda Metodisma Konsilio. Sub la nuna nomo la eklezio kreiĝis en 1968 per la kunfandiĝo de "The Methodist Church" ("La Metodisma Eklezio") kaj "The Evangelical United Brethren Church" ("La Evangelia Unuiĝinta Eklezio de la Frataro"). Teologie, la Unuiĝintaj Metodistoj estas plejparte arminianaj. Organize, ĝi havas (kontraste al iuj metodismaj eklezioj) episkopojn.
La United Methodist Committee on Relief (UMCOR) aŭ en Esperanto Unuiĝinta Metodisma Komitato por Helpado estas la tutmonda homama, neprofitcela organizaĵo de la Unuiĝinta Metodisma Eklezio (UMC) pri helpo kaj evoluigo.
Fontoj
Koncizegigita el informoj en la angla Vikipedio.