Unuel estis pseŭdonimo de Ludoviko Zamenhof. Ĝi estis mallongigo de Unu el la popolo. Zamenhof uzis ĝin ĉefe kiel aŭtoro de cionismaj aŭ homaranismaj verkoj.
Aparte konata estas la traktaĵo de „Unuel”, titolita Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia. Ĝi aperis diversloke, origine en Esperanto (unuafoje en la Fundamenta Krestomatio de 1903) kaj en la franca, komence de la dudeka jarcento, en periodo de la historio de Esperanto, kiun oni kutimas nomi la "franca". Poste ĝi estis tradukita en multajn naciajn lingvojn, kaj ankaŭ aktuale estas en sciencaj verkaĵoj diskutata, komence de la 21-a jarcento interalie per publikaĵoj de Mark Fettes (2001), Horst Vogt (2008) kaj Marc Bavant (2009).
Eksteraj ligiloj
- eseo "esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia", verkita sub la pseŭdonimo "Unuel"
- Marc Bavant: Kritika retrorigardo al la „tezoj” de Esenco kaj estonteco, verkitaj sub la pseŭdonimo "Unuel" (eseo en formato PDF, 2009, en La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.