Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Untismo estas nenorma praktiko aldoni la kondicionalajn participojn -unt kaj -ut al Esperanto. Tio estas la logika kompletiĝo de la oficiala participa sistemo:
Participo | Ekzemplo | Signifo |
---|---|---|
-anta | iu donanta | iu, kiu donas |
-ata | io donata | io, kion iu donas |
-inta | iu doninta | iu, kiu donis |
-ita | io donita | io, kion iu donis |
-onta | iu dononta | iu, kiu donos |
-ota | io donota | io, kion iu donos |
*-unta | iu *donunta | iu, kiu donus |
*-uta | io *donuta | io, kion iu donus |
Praktikaj ekzemploj povus esti:
- « Ĝi imagis ĉion okazuntan kaj ekturnis. »
- « La murduta muso riaktis tuj kaj eskapis. »
- « Tiu murditunta muso sonĝis bone la postsekvan nokton. »
- « Ĝia netimiguteco estis mirinda. »
- « Se mi scius kiu kulpas, mi venĝus al tiu, kaj la alvenĝuta neniam forgesontus tion. »
Problemoj
Novaj afiksoj ĉiam povas kaŭzi ambiguecojn, sed laŭ ĉi tiu kazo estas malmultaj. La plej grava estas verŝajne saluti: La frazo « La koko salutas. » haviĝus ankaŭ la signifon « Iu aldonus salon al la koko. » Aliaj ekzemploj estas minuta (minutdaŭranta / kiu haviĝus minojn), priplenduta (pri plenduto (muzike: du duondutoj) / pri kiu iu plendus), refuta (refutema / kiu estus refata (velo)), servutulo (sklavo / ulo kiu estus servata).