Por samtitola artikolo vidu la paĝon Untervaz-Trimmis (stacidomo).
Untervaz
Blazono de Untervaz
Untervaz
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
DistriktoLandquart
KomunumaroKvin Vilaĝoj
Koordinatoj 46° 55′ 39″ N  32′ 6″ O / 46.92750 °N, 9.53500 °O / 46.92750; 9.53500 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 39″ N  32′ 6″ O / 46.92750 °N, 9.53500 °O / 46.92750; 9.53500 (mapo)
Nombro de loĝantoj2336
Areo27,72 km²
Alteco564 m super marnivelo
Poŝtkodo7204 Untervaz
7201 Untervaz Bahnhof
Komunumkodo3946
Mapo de Untervaz

Pri la komunumo

Untervaz (prononcu untrfac, en la romanĉa lingvo Vaz sut en Esperanto ankaŭ Vazo suba) estas komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2336 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Untervaz situas ĉe la okcidenta bordo de la Alpa Rejno okcidente de la montmasivo Calanda. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas la kulmino Haldensteiner Calanda sur la kresto de Calanda-Masivo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 27,72 km², de kiuj preskaŭ la duono, nome 46,9%, estas kovritaj de arbaro, 40% servas por agrikulturo kaj 4,8% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Untervaz limas en nordo al Mastrils, en nordoriento al Zizers, en nordoriento al Trimmis, en nordo al Haldenstein, kaj en okcidento al Pfäfers (SG).

Trafiko

La komunumo Untervaz situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi bone atingeblas, ĉar aliflanke de Rejno pasas la kantona ĉefvojo nr-o 3/13 kaj la svisa aŭtovojo A13. Ankaŭ aliflanke de la rivero sur la teritorio de la komunumo Trimmis situas la stacio Untervaz de la trajnlinio de Retia Fervojo de Landquart al Koiro. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la urba buslinio n-ro 3 de Koiro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Untervaz datiĝas el la jaro 768 kiel Uaze. Dum mezepoko Untervaz apartenis al la episkopejo de Koiro. Nome de la episkopo ekzercis la jurisdikcion la familio Mötteli de Rappenstein en la Kastelo Neuburg. En la jaro 1519 Untervaz liberiĝis de la episkopa servuteco kaj fariĝis membro de la Supera Tribunalejo Kvar Vilaĝoj, kiu post la aliĝo de Haldenstein en la jaro 1803 alinomiĝis al Kvin Vilaĝoj. [1]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.