Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Unterentfelden Oberdorf (stacidomo) kaj Unterentfelden Post (stacidomo).
Unterentfelden
Blazono de Unterentfelden
Preĝejo de Unterentfelden
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
DistriktoAraŭo
Koordinatoj 47° 23′ 0″ N  2′ 30″ O / 47.38333 °N, 8.04167 °O / 47.38333; 8.04167 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 0″ N  2′ 30″ O / 47.38333 °N, 8.04167 °O / 47.38333; 8.04167 (mapo)
Nombro de loĝantoj3768
Areo2,87 km²
Alteco417 m super marnivelo
Poŝtkodo5035
Komunumkodo4013
Mapo de Unterentfelden

Unterentfelden estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3768 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Tombejo Unterentfelden

Unterentfelden situas sudokcidente de la kantona ĉefurbo Araŭo ĉe la alfluejo de la rivero Uerke al Suro. La komunumo kunkreskis kun la najbara komunumo Oberentfelden kaj kun Araŭo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Unterentfelden limas en nordo al Araŭo, en oriento al Suhr, en sudo al Oberentfelden, kaj en okcidento al Schönenwerd kaj Eppenberg-Wöschnau (ambaŭ en Kantono Soloturno).

Trafiko

La komunumo Unterentfelden situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Zofingo kaj pasas tra la komunumo ankaŭ la Suhrentalbahn [Surovalo-Fervojo], tio estas etŝpura tramfervojo de Araŭo al Schöftland.

Tra Unterentfelden pasas la kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 esta Araŭo-Okcidento en distanco de proksimume 2 kilometroj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Entfelden datiĝas el la jaro 965 kiel Endiveld, kiam la imperistro Oto la granda donacis la bienon al la Monaĥejo Disentis. En la jaro 1306 la monaĥoj de Disentis vendis la suban parton de la bieno al la Monaĥejo Beromünster. La jurisdikcio pri Unterentfelden en tiu epoko apartenis al la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio pri Unterentfelden en la jaro 1312 transiris al la araŭa civitano Ulrich Truttmann. En la jaro 1576 Araŭo cedis la jurisdikcion pri Unterentfelden al Berno, kiu jam ek de la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 estis la mastroj en Argovio. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Argovio estis liberigita de la berna servuteco kaj Unterentfelden fariĝis komunumo en la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.