Unstruttal
Blazono
Unstruttal (Germanio)
Unstruttal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Unstrut-Hainich
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03601, 036023 (Lengefeld)

036029 (Kleinkeula, Menteroda, Sollstedt, Urbach, Zaunröden)

Poŝtkodo 99974
Aŭtomobila kodo UH
Oficiala Municipokodo 16064071
Subdivido 13 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Rolf-Peter Rommel
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Herrenstr. 43
Demografio
Loĝantaro 6079 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 14′ N, 10° 27′ O (mapo)51.23305555555610.449722222222Koordinatoj: 51° 14′ N, 10° 27′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 229 m
Areo 44,42 km²
Oficiala retejo https://gemeinde-unstruttal.de/

Unstruttal estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6079 loĝantojn. Komence de la jaro 2023 al la komunumo ankoraŭ aliĝis la loĝloko kaj antaŭa komunumo Menteroda - la nuna orienta komunumoparto. Krome komence de la jaro 2023 ankaŭ la loĝlokoj Dörna kaj Lengefeld de la antaŭa komunumo Anrode kaj la loĝloko Zaunröden de la komunumo Dünwald estis alligitaj al Unstruttal, sed aliaj partoj de tiuj du antaŭaj komunumoj estis donitaj al la pli norda distrikto Eichsfeld, tiel ke la mapaj siluetoj de la distriktoj Unstrut-Hainich kaj Eichsfeld signife ŝanĝiĝis.

La 13 komunumopartoj sekve de tiam estas Ammern, Dachrieden, Dörna, Eigenrode, Horsmar kun Beyrode, Kaisershagen, Kleinkeula, Lengefeld, Menteroda, Reiser, Sollstedt, Urbach kaj Zaunröden - ses el ili per la respektivaj vilaĝaj kirkoj jam reprezentiĝas fine de la paĝo.

La ĉefloko Ammern, kun la sidejo de la municipa administracio, kaj la komunumopartoj Reiser, Dachrieden kaj Horsmar situas borde de la rivero Unstrut. La loĝlokoj Eigenrode, Kaisershagen kaj Zaunröden situas sur pli norda ŝela kalkŝtona altebenaĵo. La plej malsupra punkto en la komunumo estas je 210 m super la marnivelo en Ammern, la plej alta je 465 m super la marnivelo ĉe la observejo de Eigenrode en la nordo.

Eksteraj ligiloj

la kirko de la loĝloko Dachrieden
la kirko de la loĝloko Eigenrode
la kirko de Kaisershagen
la kirko de la loĝloko Lengefeld
la kirko de la loĝloko Menteroda
la kirko de la loĝloko Reiser


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.