Unstrut | |
---|---|
rivera ponto apud Weischütz | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Turingio kaj Saksio-Anhalto (Germanio) |
Longeco | 192 km |
Fluo | |
Fonto | apud Kefferhausen en la regiono Eichsfeld |
- Alteco super marnivelo | 400 m |
- Koordinatoj | 51° 18′ 58″ N, 10° 16′ 35″ O (mapo)51.31611111111110.276388888889 |
Enfluejo | en la riveron Saale apud la urbo Naumburg |
- Alteco | 102 m |
- Koordinatoj | 51° 10′ 33″ N, 11° 48′ 7″ O (mapo)51.17583333333311.801944444444 |
Altecodiferenco | 298 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Mühlhausen, Sömmerda kaj Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Gera, Lossa |
- Maldekstraj | Wipper, Helme |
La Unstrut - [prononco "Unŝtrut"] - estas rivero en la federaciaj landoj Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi fontas en la regiono Eichsfeld en okcidenta Turingio. Post entute 192 kilometroj ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Mühlhausen, Sömmerda, Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg. La rivera valo estas parto de la vinkultiva regiono Saale-Unstrut.
Etimologio
La nomo devenas de la ĝermana vorto strödu (marĉa densa arbustejo), la ĝermana prefikso un- estas plifortigo (simile al la esperanta afikso -eg-). Ĉirkaŭ la jaro 575 la rivero nomatas Onestrudis, dum la 7-a jarcento Unestrude, kaj dum la jaro 994 Vnstruod.
Eksteraj ligiloj
- germanlingvaj paĝoj pri la bicikla vojo akompananta la riveron
- informoj (same germanlinvaj) pri la rivero en la paĝaro "Blaues Band" Arkivigite je 2008-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.