Universitato por Paco | ||
---|---|---|
universitato • lerneja instituto | ||
moto | Si quieres la paz, trabaja por la paz Se vi volas pacon, laboru por paco. | |
Informoj | ||
fondodato | 5-a de decembro 1980 | |
fondinto(j) | Rodrigo Carazo Odio vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 9° 55′ 10″ N, 84° 16′ 22″ U (mapo)9.9194444444444-84.272777777778Koordinatoj: 9° 55′ 10″ N, 84° 16′ 22″ U (mapo) | |
lando | Kostariko | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 124 vd | |
retejo | [Oficiala retejo Oficiala retejo] | |
| ||
La Universitato por Paco (angle University for Peace aŭ mallongigite UPEACE) estis fondita en Kostariko en la jaro 1980[1] "por doni al la homaro internacian instituton de alta edukado por paco kaj kun celo varbi inter ĉiuj homoj pri spirito de komprenemo, toleremo kaj paca kunvivo".[2]
Nuntempe en la Universitato por Paco en Kostariko studas 124 studentoj el 37 malsamaj landoj. Rilate al la studentaro ĝi estas unu el la plej diverskulturaj universitatoj. Ĝi estas la nura el la UN-universitatoj kiuj povas disdoni diplomojn je nivelo "master" aŭ "doktoro". La instrulingvo estas la angla, kvankam multaj dungitoj parolas nur la hispanan kaj la plej multaj verkoj en la universitata biblioteko ne estas haveblaj angle.
Ejo
La universitatejo de UPEACE entenas pli ol tri kvadratajn kilometrojn de bela grundo, ĉirkaŭ 20 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo, San-Joseo. La universitato inkluzivas protektitan praarbaron kaj pacparkon donacitan de la invitinta registaro.
Organizo
UPEACE havas ok unu-jarajn master-programojn en Kostariko:
- Internacia leĝo kaj homaj rajtoj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine,
- Internatcia leĝo kaj diskutado Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine,
- Gender and Peace Building Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine,
- Internaciaj pacstudoj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine,
- Pacedukado Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine,
- Media sekureco kaj paco Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine,
- Amaskomunikiloj, konfliktoj kaj paco Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- University for Peace
- UPEACE Council Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Peace and Conflict Monitor Arkivigite je 2020-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- UPEACE Newsflash Arkivigite je 2008-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- The US Association for the University for Peace Arkivigite je 2007-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- UPEACE Centre for Executive and Professional Education Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
- UPEACE Prospectus Arkivigite je 2007-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Earth Charter Initiative Arkivigite je 2020-12-27 per la retarkivo Wayback Machine