Universitato de Vinipego | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato | |||||
moto | Lux et Veritas Floreant (Lasu lumon kaj veron flori) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1967 | ||||
fondinto(j) | George Young vd | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 49° 53′ 24″ N, 97° 9′ 12″ U (mapo)49.890122222222-97.153366666667Koordinatoj: 49° 53′ 24″ N, 97° 9′ 12″ U (mapo) | ||||
lando | Kanado | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 9 394 vd | ||||
retejo | [Oficiala retejo Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Canadian Research Knowledge Network • BC Libraries Cooperative • Digital Research Alliance of Canada • Canadian Federation for the Humanities and Social Sciences vd | |||||
filiita al | |||||
• Asocio de Universitatoj de Kanado vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Universitato de Vinipego estas publika kanada universitato, kiu troviĝas en la urbocentro de Vinipego, Manitobo. La universitato proponas ĉefe programoj de la unua universitata ciklo, sed ekzistas ankaŭ kelkaj programoj de la dua ciklo.
La universitato de Vinipego estis fondita en 1938 post kunigo de la Kolegio de Manitobo (fondita en 1871), de la Flava Kolegio (fondita en 1875) kaj de la Kolegio Wesley (fondita en 1888), por formi la United College (Unuigitan Kolegion), kolegio asociita al la Universitato de Manitobo. Ĝi iĝis sendependa universitato sub la nuna nomo en 1967.
La universitato de Vinipego estis klasita en la revuo Maclean's de siaj iamaj studentoj inter la dek plej bonaj kanadaj universitatoj rilate al lernejaj spertoj (Entire Educational Experience).
Diplomitoj
- Lloyd Axworthy, iama deputito de parlamento de Kanado kaj nuna universitatestro.
- Bill Blaikie, deputito
- Ruby Dhalla, deputito
- Chantal Kreviazuk, verkisto
- Margaret Laurence, verkisto
- Guy Maddin, reĝisoro
- Howard Pawley, iama ĉefministro de Manitobo
- Fred Penner, aktoro
- Susan Thompson, urbestro de Vinipego
- Bif Naked, kantisto
- Brad Roberts, kantisto de la bando Crash Test Dummies
- Bill Richardson, radiokunlaboranto de Canadian Broadcasting Corporation