Universitato de Upsalo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Uppsala universitet | |||||
universitato • registara organizaĵo de Svedio | |||||
moto | Gratiae veritas naturae (Vero per la graco de Dio kaj per la naturo) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | la 27-an de februaro 1477 | ||||
fondinto(j) | Sten Sture la Maljuna • Jakob Ulvsson vd | ||||
speco | ŝtata | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 59° 51′ 27″ N, 17° 37′ 44″ O (mapo)59.857517.628888888889Koordinatoj: 59° 51′ 27″ N, 17° 37′ 44″ O (mapo) | ||||
lando | Svedio | ||||
urbo | Upsalo, Svedio | ||||
adreso | Dag Hammarskjölds Väg 7, 752 37 Uppsala | ||||
poŝtkodo | 75105 | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 35 556 vd (stato: 2020) | ||||
retejo | [Oficiala retejo Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Matariki Network of Universities • Koimbra Grupo • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • arXiv • Guild of European Research-Intensive Universities • Science for Life Laboratory • Testbed Sweden Precision Health Cancer • Health Data Sweden vd | |||||
filiita al | |||||
• Koimbra Grupo vd | |||||
filioj | |||||
• Center for Clinical Research Dalarna vd | |||||
| |||||
jura formo | state entity vd | ||||
| |||||
La Universitato de Upsalo (svede Uppsala universitet) en la sveda urbo Upsalo estas la plej malnova universitato en Skandinavio. Ĝi estis fondita la 27-an de februaro 1477, sed ne funkciis sub la regado de Gustavo Vasa kaj certan tempon poste. En 1595 la universitato denove komencis sian laboron. Studis en ĝi interalie Carl Michael Bellman, Christopher Polhem, Gustaf Fröding kaj Carl von Linné. De 1891 ĝis 1892 instruis tie Théophile Cart. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Historio
Kvazaŭ motoro de la elformiĝado de la Universitato de Upsalo estis ĉefepiskopo Jakob Ulvsson. Antaŭ li la instruo konsistis precipe el prelegoj pri filozofio, juro kaj teologio dum ne okazis ia ajn eduko pri tekniko aŭ naturscienco. La teologia fakultato longe estis la gravita centro de la universitato.
Listo de iamaj universitatanoj
Laurentius Petri Nericius
(1499-1573)Laurentius Gothus
(1565-1646)Olof Rudbeck
(1630–1702)Anders Spole
(1630-1699)Olaus Rudbeckius
(1660–1740)Emanuel Swedenborg
(1688–1772)
- Johannes Messenius (1579-1636), sveda historiisto
- Nicolaus Olai Campanius (1593–1624), pastro
- Georg Stiernhielm (1598–1672), sveda poeto, lingvisto
- Johan Campanius (1601–1683), luterana pastro
- Karlo la 10-a (Svedio) (1622-1660)
- Anders Spole (1630-1699), matematikisto kaj astronomo
- Olof Rudbeck la maljuna (1630–1702), botanikisto kaj kuracisto
- Jakobo Arrhenius (1642-1725), himnoverkisto, historiisto, rektoro, profesoro pri historio
- Andreas Drossander (1648-1696), rektoro
- Olaus Rudbeckius la juna (1660–1740), botanikisto
- Christopher Polhem (1661–1751), inĝeniero kaj elpensisto
- Emanuel Swedenborg (1688–1772), scienculo, filozofo kaj religia mistikulo
- Samuel Klingenstierna (1698–1765), matematikisto kaj fizikisto
- Georg Brandt (1694-1768), sveda kemiisto, malkovrinto de la kobalto
- Anders Celsius (1701–1744), astronomo, matematikisto kaj fizikisto
- Peter Artedi (1705–1735), naturalisto kaj patro de la Iktiologio]
- Karolo Lineo (1707–1778), naturalisto kaj botanikisto
- Johan Ihre (1707-1780), filologo
- Johan Gottschalk Wallerius (1709–1785), kemiisto kaj mineralogo
- Arvid Afzelius (1714-1789), sveda predikanto
- Israel Acrelius (1714–1800), luterana misiisto
- Pehr Kalm (1716–1779). botanikisto
- Pehr Wilhelm Wargentin (1717–1783), astronomo, unua direktoro de la Observatorio de Stokholmo
- Fredric Hasselquist (1722–1752), naturalisto kaj vojaĝanto
- Anders Chydenius (1729-1803), kleriko kaj ekonomikisto
- Johan Carl Wilcke (1732–1796), fizikisto
- Peter Forsskål (1732–1763), esploristo, orientalisto kaj naturalisto
- Daniel Solander (1733-1782), botanikisto
- August Ludwig von Schlözer (1735-1809), germana historiisto
- Torbern Bergman (1735–1784), kemiisto
- Johann Beckmann (1739–1811), scienca verkisto
- Carl Michael Bellman (1740–1795), poeto
- Adam Kuhn (1741–1817), kuracisto de Georgo Vaŝingtono
- Johan Zoega (1742–1788), dana botanikisto kaj ekonomikisto
- Carl Peter Thunberg (1743–1828), botanikisto
- Samuel Gustaf Hermelin (1744-1820), usona ambasadoro en Svedio
- Johan Christian Fabricius (1745–1808), dana entomologo
- Johan Gottlieb Gahn (1745–1818), mineralogo, malkovrinto de manganezo
- Anders Sparrman (1748–1820), kuracisto kaj naturalisto
- Jonas Carlsson Dryander (1748-1810), naturalisto kaj bibliografo, bibliotekisto de la Reĝa Societo
- Carl Gustaf Nordin (1749–1812), historiisto, antikvaĵisto kaj politikisto, episkopo de Härnösand ekde 1812.
- Adam Afzelius (1750–1837), botanikisto
- Anders Dahl (1751–1789), botanikisto kiu donis sian nomon al la floro dalio
- Johan Afzelius (1753-1837), profesoro pri kemio
- Peter Gustaf Tengmalm (1754–1803), sveda kuracisto kaj naturalisto
- Hans Henric von Essen (1755–1824), plenpotenca guberniestro de Stokholmo, ĝenerala guberniestro de Norvegio
- Erik Acharius (1757–1819), botanikisto
- Pehr von Afzelius (1760-1843), kuracisto
- Johano Gadolino (1760–1852), kemiisto, fizikisto kaj mineralogo
- Anders Gustaf Ekeberg (1767–1813), kemiisto, malkovrinto de tantalo
- Jöns Jacob Berzelius (1779-1848), sveda kemiisto
- Göran Wahlenberg (1780–1851), botanikisto
- Erik Gustaf Geijer (1783–1847), historiisto, poeto kaj komponisto
- Nils Gabriel Sefström (1787–1845), kemiisto, malkovrinto de vanadio
Anders Celsius
(1701–1744)Christopher Polhem
(1661–1751)Johan Gottlieb Gahn
(1745–1818)Anders Sparrman
(1748–1820)Jonas Carlsson Dryander
(1748-1810)Johan Afzelius
(1753-1837)
- Per Daniel Amadeus Atterbom (1790-1855), poeto kaj profesoro pri poetiko
- Gustaf Nils Algernon Stierneld (1791–1868), ĉefministro pri eksterlandaj aferoj
- Johan August Arfwedson (1792–1841) kemiisto, malkovrinto de litio
- Erik Johan Stagnelius (1793–1823) poeto
- Elias Magnus Fries (1794–1878), botanikisto, la patro de moderna funga taksonomio
- Lars Levi Laestadius (1800–1861), kleriko kaj botanikisto
- Carl August Hagberg (1810–1864), lingvisto kaj tradukisto
- Gustaf Unonius (1810–1902), episkopa pastro
- Anders Jonas Ångström (1814-1874), astronomo kaj fizikisto
- Bengt Danielsson (1821-1997), antropologo
- Karlo la 15-a (1826-1872)
- Princo Gustaf, Duko de Uppland (1827–1852)
- Tobias Robert Thalén (1827–1905), astronomo kaj fizikisto, spektroskopiaj esploroj
- Oskar la 2-a (1829-1907), sveda princo kaj komponisto
- Alarik Frithiof Holmgren (1831–1897), fiziologo
- Artur Hazelius (1833–1901), fondinto de la Nordia muzeo
- Nils Christoffer Dunér (1839–1914), astronomo, profesoro de astronomio
- Lars Fredrik Nilson (1840–1899), kemiisto, malkovrinto de skandio
- Per Teodor Cleve (1840–1905), kemiisto kaj geologo.
- Gustaf Retzius (1842–1919), anatomiisto
- Oscar Montelius (1843-1921), arkeologo
- Gustaf de Laval (1845–1913), inĝeniero
- Gösta Mittag-Leffler (1846–1927), matematikisto, profesoro kaj rektoro de la Kolegio Universitato de Stokholmo
- Oskar Backlund (1846–1916), astronomo
- Salomon Eberhard Henschen (1847–1930), kuracisto kaj neŭrologo
- Karl Oskar Medin (1847–1928), infankuracisto
- Gerard De Geer (1848–1943), geologo
- August Strindberg (1849–1912), novelisto kaj dramaturgo
- Knut Wicksell (1851–1926) ekonomikisto
- Adolf Noreen (1854–1925), lingvisto
- Henrik Schück (1855–1947), literatura historiisto
- Adolf Appellöf (1857–1921), zoologo
- Carl Aaron Swensson (1857–1904), usona luterana pastro
- Knut Ångström (1857–1910), fizikisto
- Axel Munthe (1857–1949), kuracisto kaj verkisto
- Gustavo la 5-a (1858-1950)
- Svante Arrhenius (1859–1927), fizikisto kaj kemiisto, en 1903 nobelpremiito
- Gustaf Fröding (1860–1911), poeto
- Hjalmar Branting (1860–1925), en 1921 nobelpremiito
- Ivar Otto Bendixson (1861–1935), matematikisto, profesoro kaj rektoro de la Kolegio Universitato Stokholmo
- Princo Karlo, duko de Västergötland (1861-1951)
- Allvar Gullstrand (1862–1930) oftalmologo; en 1911 nobelpremiito
- Carl Charlier (1862–1934), astronomo, profesoro kaj direktoro de la Astronomia Observatorio de la Universitato de Lund
- Oscar Levertin (1862–1906), poeto kaj kritikisto
- Erik Axel Karlfeldt (1864–1931), en 1931 literatua nobelpremiito (postmorte)
- Rudolf Kjellén (1864-1922), politika scienculo
- Princo Eugenio, duko de Närke (1865-1947), artisto kaj artokolektisto
- Sven Hedin (1865–1952), verkisto, en 1935 honora doktoro
- Erik Ivar Fredholm (1866–1927), matematikisto kiu establigis la modernan teorion de la integralaj ekvacioj
- Nathan Söderblom (1866–1931), profesoro de kompara religio, ĉefepiskopo de Upsalo kaj en 1931 nobelpremiito
- Abraham Langlet (1868-1936), kemiisto kiu malkovris heliumon in 1895 kune kun Per Teodor Cleve
Erik Acharius
(1757–1819)Johan Gadolin
(1760–1852)Anders Gustaf Ekeberg
(1767–1813)Erik Gustaf Geijer
(1783–1847)Samuel Klingenstierna
(1698–1765)Torbern Bergman
(1735-1784)
- Hjalmar Söderberg (1869–1941), novelisto
- Helge von Koch (1870–1924), matematikisto
- Nils Edén (1871–1945), historiisto kaj liberala politikisto
- Johan Gunnar Andersson (1874-1960), arkeologo
- V. Walfrid Ekman (1874–1954), oceanografo
- Karl Gustaf Westman (1876–1944), ministro pri justico
- Robert Bárány (1876–1936) kuracisto, en 1914 nobel-premiito
- Thomas Hakon Grönwall (1877–1932), matematikisto
- Valfrid Palmgren (1877–1967), reformistino de la publikaj lernejoj
- Eli Heckscher (1879-1952), ekonomika historiisto
- Yngve Larsson (1881–1977), urboplanisto kaj ŝtatestro
- Gustavo la 6-a (1882-1973)
- David Enskog (1884–1947), matematikisto
- Theodor Svedberg (1884–1971), sveda kemiisto kaj en 1926 nobelpremiito
- Manne Siegbahn (1886–1978), sveda fizikisto kaj en 1924 nobelpremiito
- Östen Undén (1886–1974), profesoro de civila rajto
- Gerhard Lindblom (1887–1969), etnografo
- Fritz Carlson (1888–1952), matematikisto
- Bernhard Karlgren (1889-1978), sinologo
- Henrik Samuel Nyberg (1889-1974), orientalisto
- Hildegard Björck (1889-1974), unua virino kiu konkludis akademian gradon en Svedio
- Erik Stensiö (1891–1984), paleozoologo
- Pär Lagerkvist (1891–1974), novelisto kaj en 1951 nobel-premiito pri literaturo
- Torsten Carleman (1892–1949), matematikisto
- Gunnar Malmquist (1893–1982) astronomo kaj profesoro
- Per Jacobsson (1894–1963), sveda ekonomikisto
- Gustaf Einar Du Rietz (1895–1967), botanikisto
- Bertil Lindblad (1895–1965), astronomo, profesoro kaj direktoro de la Observatorio de Stokholmo
- Finn Malmgren (1895–1928), arkta esploristo
- Rolf Maximilian Sievert (1896–1966), fizikisto, profesoro de la Universitato de Stokholmo
- Georges Dumézil (1898-1986), erudiciulo pri kompara religio
- Karin Boye (1900–1941), poetino kaj novelistino
- Alva Myrdal (1902–1986), diplomato kaj en 1982 nobelpremiito
- Arne Tiselius (1902–1971), biokemiisto kaj en 1948 nobelpremiito
- Filip Hjulström (1902–1982) geografo
- Hugo Theorell (1903–1982), en 1955 nobelpremiito pri fiziologio kaj medicino
- Åke Wallenquist (1904–1994), astronomo
- Dag Hammarskjöld (1905–1961), nobelpremiito
- Arne Beurling (1905–1986), matematikisto
- Erik Jarvik (1907–1998), paleozoologo, profesoro de la Sveda Muzeo pri Natura Historio
- Harald Bergström (1908–2001), matematikisto
- Hannes Alfvén (1908–1995), 1970 nobelpremiito pri fiziko
- Gösta Knutsson (1908–1973), radio-produktoro kaj verkisto de libroj por infanoj
- Kai Siegbahn (1918-2007), fizikisto kaj nobelpremiito
- Sara Lidman (1923–2004), novelisto
- Stane Dolanc (1925–1999), jugoslava politikisto
- Michel Foucault (1926-1984), franca filozofo kaj profesoro
- Karl Jöreskog (1935–), statistikisto
- Peter Nilson (1937–1988), novelisto, eseisto kaj astronomo
- Jan Stenbeck (1942–2002), sveda media proprietulo
- Anna Lindh (1957–2003), ministrino pri eksterlandaj aferoj
Vidu ankaŭ
En sveda Vikipedio:
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Universitato de Upsalo
- Elektronika publikiga centro Arkivigite je 2005-10-28 per la retarkivo Wayback Machine