Moskva Ŝtata Universitato | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato | |||||
moto | Наука есть ясное познание истины, просвещение разума
Scientia est clara cognitio veritatis, illustratio mentis Scienco estas klara scio pri la vero, kleriĝo de la menso | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 12-a de januaro[jul.]/ 23-a de januaro 1755[greg.] | ||||
fondinto(j) | Miĥail Lomonosov • Ivan Ŝuvalov vd | ||||
speco | Publika esplora universitato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 55° 42′ 9″ N, 37° 31′ 50″ O (mapo)55.702537.530555555556Koordinatoj: 55° 42′ 9″ N, 37° 31′ 50″ O (mapo) | ||||
lando | Ruslando | ||||
urbo | Moskvo | ||||
poŝtkodo | 119991 | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | Wiktor Antonowitsch Sadownitschi (de) Виктор Садовничий | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | ĉ. 38 000 | ||||
nombro de kunlaborantoj | ĉ. 10 800 | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• LIGO Scientific Collaboration vd | |||||
filiita al | |||||
• Asocio de Profesiaj Lernejoj de Internaciaj Aferoj vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Moskva Ŝtata Universitato Lomonosov (ruse Московский государственный университет имени М. В. Ломоносова, Moskóvskij gosudárstvennij universitét ímeni M. V. Lomonósova), antaŭ fama kiel Lomonosov Universitato aŭ MŜU (ruse: университе́т Ломоно́сова, Universitét Lomonósova; ruse: МГУ, MGU), estas la plej granda universitato de Rusio. Fondita en jaro 1755, ĝi ankaŭ estas la plej malnova universitato de Rusio kaj havas la plej altan universitatejon de la mondo. En la universitato lernas 36,000 de studentoj, 5,000 de aspirantoj, doktorantoj kaj konkursantoj. 10,000 de instruistoj kaj profesoroj instruas en la universitato. Ĝia rektoro estas Viktor Sadovniĉij. En 1940 la universitato estis renomata honore al unu el siaj fondintoj: nome Miĥail Lomonosov. Ĝis nun ĝi produktis 11 nobel-premiitojn.
Ĝi lokiĝas ĉefe ĉe metrostacio Universitet kaj situas en la okcidenta administra arondismento. En Moskvo ekzistas konsiderinda nombro da pliaj universitatoj, parte ankaŭ ŝtataj.
La Ĉefkonstruaĵo de Moskva Ŝtata Universitato (ruse Главное здание МГУ) estas la centra konstruaĵo en la universitata komplekso de Moskva Ŝtata Universitato sur Pasero-Monteto. Ĝi estas la plej alta el la sep stalinismaj nuboskrapuloj: alteco - 183,2 metroj (kun la spajro - 240 m), nombro da etaĝoj de la centra konstruaĵo - 32. La alteco de la bazo estas 194 metroj super la marnivelo.
Historio
La Moskva Ŝtata Universitato estas la plej malnova rusia universitato. Ĝi estis fondita en jaro 1755. Fondo de la universitato en Moskvo fariĝis ebla danke al agado de la unua rusia akademiano Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov (1711-1765). En jaro 1940, dum festado de la 185-jara jubileo, al la universitato estis proprigita la nomo de M.V. Lomonosov.
Elektitaj studentoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de MŜU (ru, en, de, fr)
- Esperantlingva prezento