Universitato de Königsberg | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1544 | |
fondinto(j) | Albreĥto de Prusio vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 54° 42′ 50″ N, 20° 30′ 36″ O (mapo)54.71388888888920.51Koordinatoj: 54° 42′ 50″ N, 20° 30′ 36″ O (mapo) | |
lando | Reĝlando Prusio | |
| ||
| ||
La Albertus-Universitato / Albertina-Universitato (en la germana: Albertus-Universität Königsberg) estis la universitato de Königsberg / Kenigsbergo en Orienta Prusio.
Historio
Ĝi estis fondita en 1544 kiel dua protestanta altlernejo (post la Universitato de Marburgo) fare de la Duko Alberto de Prusio, kaj estis komune konata kiel Albertina. Georg Schüler (1508-1560) estis filologo, laŭrokronita poeto, diplomato, teologo, latinisto, rektoro kaj kunfondinto de la Universitato de Königsberg, lernanto de Philipp Melanchthon (1497-1560), al kies filino li edziĝis. Alia kunfondinto de la Albertina Universitato kaj la unua profesoro de la lingvoj greka kaj hebrea estis la polo Abraham Kulwieć (1509-1546), dua polo, Stanisław Rafajłowicz, estis profesoro pri teologio, sed ĉar li ne konis la germanan, li lekciis en la latina.
Dum tuta historio de la universitato la plej longe plenumis la postenon de la rektoro Celestyn Myślenta (1588-1653), pola luterana teologo, orientalisto, kiu dum 24 jaroj estis rektoro de la Albertina Universitato en Kenigsbergo.
Post la Dua Mondmilito, la urbo de Königsberg estis cedita al la Sovetunio laŭ la Potsdama Interkonsento de 1945, kaj ricevis novan nomon Kaliningrado. La Albertina estis fermita kaj la restinta germana loĝantaro elpelita. Poste la konstruaĵoj de la universitato kune kun la urba kastelo, la preĝejoj, muzeoj, aliaj historiaj domoj kaj entute ĉiuj konstruaĵoj de la urbo kun escepto pri la ruino de la katedralo estis komplete neniigitaj ĝis la lasta briko - la ŝtonoj grandparte uziĝis kiel materialo por la rekonstruo de la urbo Leningrado. Ekde la jaro 2005 la Balta Federacia Universitato je la nomo de Immanuel Kant (Балтийский федеральный университет имени Иммануила Канта) en Kaliningrado plendas reteni la tradiciojn de Albertina.
Kelkaj profesoroj
Kelkaj studintoj
- Stanislaus Rapagelanus (1485-1545), litova teologo kaj reformisto
- Andreas Aurifaber (1514-1559), germana kuracisto
- Johann Placotomus (1514-1577), germana kuracisto
- Johann Pontanus (1515-1572), germana kuracisto kaj alkemiisto
- Simon Titius (1521-1576), germana fizikisto kaj kuracisto
- Hieronim Malecki (1525-1584), pola pastoro, luterano, teologo, merita por pola lingvo en Mazurio
- Marcin Kwiatkowski (...-1585), pola teologo, evangelia verkisto, poeto, historiisto kaj geografo
- Jan Niemojewski (1526-1598), pola juristo kaj teologo de Polaj Fratoj
- Matthias Stoius (1526-1583), germana matematikisto kaj kuracisto
- Jan Kochanowski (1530-1584), granda pola poeto de la Renesanco
- David Voit (1530-1589), germana evangelia teologo
- Severin Göbel la Maljuna, (1530-1613) germana kuracisto
- Jakub Niemojewski (1532-1584), pola teologo kaj parlamentano de Pola Sejmo
- Stanisław Sarnicki (1532-1597), pola historiisto, verkisto kaj eldonisto, kalvinano
- Erazm Gliczner Skrzetuski (1535-1603), pola verkisto, teologo, pedagogo kaj gvidanto de luteranoj en Grandpolio
- Andrzej Kochanowski (1542-1596), pola verkisto kaj tradukisto, frato de granda pola poeto Jan Kochanowski
- Levinus Buchius (1550-1613), germana juristo
- Valentin Preuss vom Springenberg, (1553-1601) germana kuracisto
- Johann Papius (1558-1622), germana kuracisto
- Abraham Memmius (1564-1602), nederlanda kuracisto
- Piotr Kochanowski (1566-1620), pola poeto, tradukisto, sekretario de polaj reĝoj, nevo de granda pola poeto Jan Kochanowski
- Severin Göbel la Juna (1569-1627), germana kuracisto
- Bieniasz Budny (...-post 1632), pola verkisto kaj tradukisto de la Renesanco
- Georg Loth la Maljuna (1579-1635), germana kuracisto
- Daniel Halbach von der Phorten (1581-1635), germana kuracisto
- Paul vom Stein (1584), germana kuracisto
- Celestyn Myślenta (1588-1653), pola luterana teologo, orientalisto, dum 24 jaroj rektoro de la universitato
- Daniel Beckher la Maljuna (1594-1655), germana kuracisto
- Christoph Tinctorius (1604-1662), germana kuracisto
- Simon Dach (1605-1659), germana poeto
- Johann Georg Strasburg (1621-1681) germana kuracisto
- Georg Loth la Juna (1623-1684), germana kuracisto
- Georg Wosegin (1624-1705), germana matematikisto kaj kuracisto
- Daniel Beckher la Juna (1627-1670) germana kuracisto
- Heinrich Friese (1630-1690), germana kuracisto
- Friedrich Lepner (1633-1701), germana kuracisto
- Gottfried Sand (1647-1710), germana kuracisto
- Georg Rast (1651-1729) germana kuracisto
- Johann Heinrich Starke (1651-1707) germana kuracisto
- Georg Emmerich (1665-1727), germana kuracisto
- Conrad Mel (1666-1733), teologo kaj reformisto
- Melchior Philipp Hartmann (1685-1765), germana kuracisto
- Christian Ludwig Charisius (1692-1741), germana kuracisto
- Georg Friedrich Rogall (1701-1733), germana evangelia teologo
- Johann Christoph Bohl (1703-1785), germana kuracisto
- Daniel Heinrich Arnoldt (1706-1775), luterana teologo
- Christoph Gottlieb Büttner (1708-1776), germana kuracisto
- Ewald Christian von Kleist (1715-1759)
- Immanuel Kant (1724-1804), germana filozofo
- Friedrich August Ludwig Nietzsche (1756-1826), germana teologo
- Johann Gottlieb Fichte (1762-1714), germana filozofo
- Ludwig Rhesa (1776-1840), evangelia teologo
- E. T. A. Hoffmann (1776-1822), germana verkisto
- August Hahn (1792-1863), germana evangelia teologo
- Friedrich Reinhold Dietz (1805-1836)
- Friedrich Kurschat (1806-1884), prusa leksikografo kaj teologo
- Leopold Zscharnack (1877-1955), evangelia teologo
- Carl Schneider (1900-1977), germana teologo
- Günther Bornkamm (1905-1990), germana evangelia teologo
Eksteraj ligiloj
- Search mask of the AKF (Engi, Svisio) datumbazo por publikaĵoj de la Universitato de Königsberg Arkivigite je 2009-11-11 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Daniel Heinrich Arnoldts ausführliche und mit Urkunden versehene Historie der Königsbergischen Universität. (1746, Google ebook): Transskriboj de dokumentoj el la komencaj jaroj de la universitato
54° 42′ 50″ N 20° 30′ 36″ O / 54.71389 °N, 20.51000 °O (mapo)