Universitato Bar-Ilan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
publika esplorada universitato • akademia eldonejo | |||||
moto | Efikas la morgaŭon, hodiaŭ | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1955 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 32° 4′ 4″ N, 34° 50′ 33″ O (mapo)32.06777777777834.8425Koordinatoj: 32° 4′ 4″ N, 34° 50′ 33″ O (mapo) | ||||
lando | Israelo | ||||
urbo | Ramat Gan | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Arie Zaban vd | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 27 700 vd | ||||
retejo | [Oficiala retejo Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• ORCID • Asocio Universitata de Franclingvio vd | |||||
filioj | |||||
• BIRAD • Faculty of Exact Sciences, Bar-llan University • Department of Mathematics, Bar-Ilan University • International institute for the investigation of Ladino • Faculty of Law, Bar-Ilan University vd | |||||
| |||||
| |||||
![](../I/PikiWiki_Israel_15922_Unity_park_in_Bar-Ilan_University.JPG.webp)
La Universitato Bar-Ilan (hebree אוניברסיטת בר - אילן, latinliterigite Universitat Bar-Ilan) estas universitato en la urbo Ramat Gan de la Tel-Aviva distrikto, Israelo.
Fondita en 1955, la universitato nun estas la dua plej granda akademia institucio de Israelo. Ĝi havas preskaŭ 26 800 studentojn (inkluzive de 9 000 studentoj en la ligitaj regionaj kolegioj) kaj 1 350 docentojn. La universitato havas ok fakultatojn: formalaj sciencoj, priviva scienco, socia scienco, homa scienco, studado de judismo, medicino, inĝenierarto, kaj juro. Ankaŭ estas interfakaj studoj.
La universitato celas forĝi proksimajn ligojn inter la studado de la Torao kaj universalaj studoj, "por miksi tradicion kun moderna teknologio kaj eduko, kaj instrui la fascinan etikon de la juda heredaĵo al ĉiuj ... por kunigi la antikvan kaj modernan, la sanktan kaj la materian, la spiritan kaj la sciencan" (laŭ universitata sinprezento).
Esperantlingva docento de la universitato estas la japandevena israela lingvisto Tsvi Sadan.