La konstruaĵo kun la ĉefa enirejo de la kolegio Balliol College, unu el la kolegioj de Universitato de Oksfordo.

Universitato estas institucio de instruado kaj esploro, kiu koncedas akademian diplomon en ĉiuj niveloj (bakalaŭrulo, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato provizas ambaŭ terciaran instruon kaj kvaternaran instruon.

Laŭ Francisko Azorín universitato estas Plej alta lerneja institucio por instrui diversajn branĉojn de la scio (fakultatoj).[1] Li indikas etimologion el la latina universitas, el unu + versas (unu diversa).[2] Laŭ Thomas Pusch, fine de la 20-a jarcento inter esperantlingvaj studentoj interalie en TEJO tre disvastiĝis la kutimo mallongigi la vorton al slanga kaj neformala mallongigo "univ-o",[3] tiel prononcate sen konsidero de la skribe necesa ligostreko (simile al la establita kaj inter esperantlingvaj studentoj ankaŭ en paroladoj tiel uzata mallongigo "prof-o" por profesoro).

Historio

Collegium Novum, nuntempe la ĉefa konstruaĵo de la Jagelona Universitato.

La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fonditaj en Italio en 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, iom similaj institucioj jam ekzistis en Romia tempo kun la nomo "Muzeoj", kiel la "Muzeo de Aleksandrio" kaj la "Muzeo de Bejruto". Muzeo de Aleksandrio estis fama per geografiaj, matematikaj kaj astronomiaj studoj, la Muzeo de Bejruto per juraj kaj literaturaj studoj. Tiuj institucioj daŭris en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egiptio. La plej unua estis en Bagdad, dum kalifo Harun ar-Raŝid, jam en la tempo de Karolo la Granda en Frankio. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Biharo, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis.

En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.

Esplora universitato

Vidu Esplora universitato

Esplora universitato estas universitato en kiu originala esploro estas havenda kaj grava parto de sia universitata misio. La instruistaro en esplora universitato ne estus nuraj instruistoj de la laboro de aliuloj, sed tamen estus aktivaj kontribuantoj al tiu kampo, pri kiu ili estas instruantoj, pensantoj, kaj praktikantoj ĉiutage.

Listo de universitatoj

Afrikaj

Aziaj

Eŭropaj

Baroka fasado de la Sorbono (arkitekto Jacques Lemercier, 1642 j.)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Asocio de Eŭropaj Universitatoj.

Nordamerikaj

Kanadaj

Usonaj

Sudamerikaj

Argentinaj

Brazilaj

Ĉiliaj

Kolombiaj

  • Altlernejo de Inĝenierarto de Antjokio
  • Altlernejo Kolombia de Inĝenierarto
  • Fondaĵo Universitata Eksterulejo de Kolombio
  • Fondaĵo Universitata La Liberigintoj
  • Fondaĵo Universitata María Cano
  • Fondaĵo Universitata Sankta Marteno
  • Instituto Teknologia Metropola
  • Kolegio Kolombia
  • Korporacio Universitata de Ibageo
  • Korporacio Universitata Piloto de Kolombio
  • Latinamerika Aŭtonoma Universitato
  • Lernejo Supera de Publika Administracio
  • Nacia Universitato de Kolombio
  • Politeknika Kolombia Instituto Jaime Isaza Cadavid
  • Teknologia Universitato de Perejro
  • Universitato Antonio Nariño
  • Universitato Aŭtonoma de la Karibo
  • Universitato Centra
  • Universitato CES
  • Universitato de Antjokio
  • Universitato de Atlantiko
  • Universitato de Kartageno
  • Universitato de Kindio
  • Universitato de la Andoj (Kolombio)
  • Universitato de la Nordo
  • Universitato de la Valo
  • Universitato de Sankta Tomaso
  • Universitato EAFIT
  • Universitato ICESI
  • Universitato INCCA de Kolombio
  • Universitato Jorge Tadeo Lozano
  • Universitato Kooperativa de Kolombio
  • Universitato Libera
  • Universitato Pontifika Bolivarana
  • Universitato Pontifika Javierana
  • Universitato Santiago de Cali
  • Universitato Simón Bolívar
  • Universitato Sudkolombia
  • Teknologia universitato de Antjokio
  • Universitato Teknologia de Chocó
  • Universitato Teknologia de la Orientaj Ebenaĵoj
  • Universitato Teknologia de Magdaleno
  • Universitato Teknologia de Perejro

Meksiko

Peruo

Internaciaj

Esperanto kaj universitatoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  2. Azorín, samloke.
  3. noto pri slangaj studentaj vortoj en Esperanto la 21-an de septembro 2022
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.