Universitato estas institucio de instruado kaj esploro, kiu koncedas akademian diplomon en ĉiuj niveloj (bakalaŭrulo, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato provizas ambaŭ terciaran instruon kaj kvaternaran instruon.
Laŭ Francisko Azorín universitato estas Plej alta lerneja institucio por instrui diversajn branĉojn de la scio (fakultatoj).[1] Li indikas etimologion el la latina universitas, el unu + versas (unu diversa).[2] Laŭ Thomas Pusch, fine de la 20-a jarcento inter esperantlingvaj studentoj interalie en TEJO tre disvastiĝis la kutimo mallongigi la vorton al slanga kaj neformala mallongigo "univ-o",[3] tiel prononcate sen konsidero de la skribe necesa ligostreko (simile al la establita kaj inter esperantlingvaj studentoj ankaŭ en paroladoj tiel uzata mallongigo "prof-o" por profesoro).
Historio
La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fonditaj en Italio en 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, iom similaj institucioj jam ekzistis en Romia tempo kun la nomo "Muzeoj", kiel la "Muzeo de Aleksandrio" kaj la "Muzeo de Bejruto". Muzeo de Aleksandrio estis fama per geografiaj, matematikaj kaj astronomiaj studoj, la Muzeo de Bejruto per juraj kaj literaturaj studoj. Tiuj institucioj daŭris en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egiptio. La plej unua estis en Bagdad, dum kalifo Harun ar-Raŝid, jam en la tempo de Karolo la Granda en Frankio. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Biharo, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis.
En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.
Esplora universitato
Vidu Esplora universitato
Esplora universitato estas universitato en kiu originala esploro estas havenda kaj grava parto de sia universitata misio. La instruistaro en esplora universitato ne estus nuraj instruistoj de la laboro de aliuloj, sed tamen estus aktivaj kontribuantoj al tiu kampo, pri kiu ili estas instruantoj, pensantoj, kaj praktikantoj ĉiutage.
Listo de universitatoj
Afrikaj
Aziaj
- Universitato de Aligarh
- Universitato Bar-Ilan en Israelo
- Universitato Ben-Gurion de Negevo en Be'er Ŝeba, Israelo
- Universitato Reichman en Herzlija, Israelo
- Universitato Nanjing (Nankino)
- Universitato Tokio
- en Ĥajfo: Universitato de Ĥajfo kaj Teĥnion, la Teknologia Instituto de Israelo
- Hebrea Universitato de Jerusalemo, Israelo
- Universitato de Kioto
- Malferma Universitato de Israelo en Ra'anana, Israelo
- Universitato Visva Barati en Shantiniketan
- Universitato de Tel-Avivo, Israelo
- Listo de universitatoj en Sud-Koreio
Eŭropaj
- Listo de universitatoj en Hungario
- Listo de universitatoj en Nederlando
- Listo de universitatoj en Finnlando
- en Alkalao: Universitato de Alcalá de Henares, vidu ankaŭ la historian universitaton de Alkalao
- en Barcelono: Universitato de Barcelono, Aŭtonoma Universitato de Barcelono, Universitat Oberta de Catalunya kaj Universitato Pompeu Fabra
- Universitatoj en Berlino: Humboldt-, Libera kaj Teknologia Univ-o, krome Univ-o de Artoj kaj iuj pliaj altlernejoj
- Universitato de Deusto en Bilbao kaj Donostio, Eŭskio, Hispanio
- Universitato de Bolonjo
- Bonna universitato
- Libera Universitato de Bozen-Bolzano
- Universitato Masaryk en Brno
- Universitato Libera de Bruselo
- ELTE en Budapeŝto: Esperanto-fako https://web.archive.org/web/20070629130555/http://www.geocities.com/elte_alkalmazott_nyelveszet
- Universitato de Burgoso en Hispanio
- Universitato de Cagliari en Kaljaro (Italio)
- Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato en Ĉeboksari
- Universitata Lernejo pri Entrepreno-Studado en Donostio en Donostio, Eŭskio, Hispanio
- Universitata Kolegio Dublino
- Universitato de Ekstremaduro en Hispanio
- Universitato de Erfurto
- Universitato de Ferrara
- Universitato de Florenco
- Teknika Universitato Minakademio Freiberg en Frajbergo
- Universitato de Frajburgo
- Universitato de Frankfurto en Frankfurto ĉe Majno
- Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odro
- Nacia Universitato de Irlando en Galivo
- Genta universitato
- Universitato de Gießen
- Universitato de Göttingen
- Universitato Ernst Moritz Arndt en Greifswald
- Universitato de Hajdelbergo
- Universitato de Jena
- Universitato de Kalabrio
- Universitato de Kantabrio
- Universitato de Kastilio-Manĉo
- Universitato de Katanio
- Universitato Kore de Enna
- en Kaŭno: Kaŭna Medicina Universitato, Kaŭna Teknologia Universitato kaj Vytautas-Magnus-Universitato
- Universitato de Kembriĝo
- Klaipėda Universitato
- Universitato de Kluĵo
- Jagelona Universitato en Krakovo
- Universitato La Laguna en Tenerifo, Kanarioj, Hispanio
- Universitato de Leono
- Universitato de Lepsiko
- Universitato de Loveno
- Universitato de Macerata
- en Madrido: Komplutensa Universitato de Madrido, Aŭtonoma Universitato de Madrido, Kantoblanko, Universitato Karlo la 3-a de Madrido, Politeknika Universitato de Madrido, Internacia Universitato Menéndez Pelayo, Supera Studa Centro Filipo la 2-a, Supera Teknika Lernejo de Arkitekturo de Madrido, UNED, Pontifika Universitato Comillas kaj Universitato Reĝo Johano Karlo
- Universitato de Malago en Hispanio
- Universitato de Malto
- Universitato de Marburgo
- Universitato de Mesino
- en Milano: Università Cattolica del Sacro Cuore kaj Universitato de Milano
- Moskva Ŝtata Universitato kaj Sendependa Moskva Universitato
- Munkena universitato, krome Teknologia Universitato Munkeno
- Universitato de Napolo
- Universitato de Navaro precipe en Pamplono
- Universitato de Oksfordo
- Universitato de Oviedo en Hispanio
- Universitato Palacký en Olomouc
- Universitato de Padovo
- Universitato de Palencio, Hispanio
- Universitato de Palermo
- La Sorbonne en Parizo
- Universitato de Pavio
- en Pizo: Universitato de Pizo kaj Scuola Normale Superiore di Pisa
- Universitato de Karolo en Prago
- Universitato Juraj Dobrila de Pula
- Universitato de Regensburg
- en Rejkjaviko: Universitato de Islando kaj Universitato de Rejkjaviko
- en Rigo: Universitato de Latvio
- en Romo: Universitato de Romo, Pontifika Gregoria Universitato kaj en la "urboparto" Vatikano ankoraŭ Papa Akademio de la Sciencoj, Papa Akademio de Sociaj Sciencoj kaj Pontifika Eklezia Akademio
- Universitato de Laponio en Rovanjemio
- Universitato de Salamanko en Salamanko (Hispanio)
- Universitato de Santiago de Compostela
- Universitato de Sevilo
- Universitato de Salerno
- Eŭropa Universitato de Atlantiko en Santandero
- en Sevilo: Universitato de Sevilo kaj Universitato Pablo de Olavide
- Universitato de Stokholmo
- Universitato de Tampere en Tampere, Finnlando
- Universitato de Tartu
- Ŝtata Universitato de Tbiliso en Kartvelio
- Universitato de Torino
- Politeknika Universitato de Torino
- Universitato de Trento
- Universitato de Tubingeno
- Universitato de Upsalo
- Universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem
- Universitato de Valadolido en Hispanio
- Universitato de Varsovio
- Universitato de Vieno
- en Vilno: Universitato Vilno, Litovia Muzika kaj Teatra Akademio kaj Teknologia Gediminas-Universitato Vilno
- Universitato de Vroclavo (ĝis 1945 de Breslaŭo)
- Zagreba universitato
- Universitato de Zaragozo en Hispanio
Nordamerikaj
Kanadaj
- Universitato de Alberto
- Universitato de Brita Kolumbio
- Universitato Brock
- Universitato Carleton
- Universitato Concordia
- Universitato Dalhousie
- Universitato de Gelfo
- Universitato de Kalgario
- Universitato de Kebekio
- Universitato de Kebekio ĉe Montrealo
- Universitato Laval
- Universitato Louis Pasteur
- Universitato de Manitobo
- Universitato McGill
- Universitato McMaster
- Kanada Menonana Universitato
- Universitato de Montrealo
- Universitato de Norda Brita Kolumbio
- Universitato de Okcidenta Ontario
- Okcidenta Universitato de la Triunuo
- Universitato de Otavo
- Reĝina Universitato
- Universitato de Royal Roads
- Universitata Kolegio de Saint-Boniface
- Universitato de Saskaĉevano
- Universitato Simon Fraser
- Universitato de Sherbrooke
- Universitato de Toronto
- Universitato de Toronto Scarborough
- Universitato de Toronto Mississauga
- Universitato Trent
- Universitato de Viktorio
- Universitato de Vinipego
- Universitato de Waterloo
- Universitato Wilfrid Laurier
- Universitato de Windsor
- Universitato Sainte-Anne
- Universitato York
Usonaj
- Berkeley ĉe San-Francisko
- Universitato Duke
- Ŝtatuniversitato de l' Delto
- Universitato de Indianio
- Kalifornia Instituto de Teknologio
- Universitato de Kalifornio, fakte dek universitatoj
- Universitato de Suda Kalifornio en Los-Anĝeleso
- Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Kembriĝo ĉe Bostono
- Universitato Princeton
- Universitato Rice
- Universitato Rutgers de Nov-Ĵerzejo
- Universitato Stanford
- La Kolegio de Vilhelmo kaj Maria en Williamsburg
Sudamerikaj
Argentinaj
Brazilaj
Ĉiliaj
- en Santiago de Ĉilio: Universitato de Ĉilio, Pontifika katolika universitato de Ĉilio kaj Universitato de la Andoj
- en Koncepciono: Universidad de Concepción, Universidad Católica de la Santísima Concepción kaj Universidad del Bío-Bío
- Universitato Tekniko Federico Santamaria
- en Valparaiso: Universitato de Valparaiso, Katolika Universitato de Valparaiso
Kolombiaj
- Altlernejo de Inĝenierarto de Antjokio
- Altlernejo Kolombia de Inĝenierarto
- Fondaĵo Universitata Eksterulejo de Kolombio
- Fondaĵo Universitata La Liberigintoj
- Fondaĵo Universitata María Cano
- Fondaĵo Universitata Sankta Marteno
- Instituto Teknologia Metropola
- Kolegio Kolombia
- Korporacio Universitata de Ibageo
- Korporacio Universitata Piloto de Kolombio
- Latinamerika Aŭtonoma Universitato
- Lernejo Supera de Publika Administracio
- Nacia Universitato de Kolombio
- Politeknika Kolombia Instituto Jaime Isaza Cadavid
- Teknologia Universitato de Perejro
- Universitato Antonio Nariño
- Universitato Aŭtonoma de la Karibo
- Universitato Centra
- Universitato CES
- Universitato de Antjokio
- Universitato de Atlantiko
- Universitato de Kartageno
- Universitato de Kindio
- Universitato de la Andoj (Kolombio)
- Universitato de la Nordo
- Universitato de la Valo
- Universitato de Sankta Tomaso
- Universitato EAFIT
- Universitato ICESI
- Universitato INCCA de Kolombio
- Universitato Jorge Tadeo Lozano
- Universitato Kooperativa de Kolombio
- Universitato Libera
- Universitato Pontifika Bolivarana
- Universitato Pontifika Javierana
- Universitato Santiago de Cali
- Universitato Simón Bolívar
- Universitato Sudkolombia
- Teknologia universitato de Antjokio
- Universitato Teknologia de Chocó
- Universitato Teknologia de la Orientaj Ebenaĵoj
- Universitato Teknologia de Magdaleno
- Universitato Teknologia de Perejro
Meksiko
Peruo
Internaciaj
- AIS San-Marino
Esperanto kaj universitatoj
- Esperanto en universitatoj : Listo de universitatoj kiuj instruas Esperanton
- Universitato de Esperanto : Reta projekto
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ noto pri slangaj studentaj vortoj en Esperanto la 21-an de septembro 2022