Unirea (Alba) [unirja] (hungare: Felvinc, germane: Oberwintz estas komunumo en Rumanio oriente de Turda. Administre apartenas al ĝi Ciugudul de Jos, Ciugudul de Sus, Dumbrava, Inoc, Măhăceni. En 1940 oni aligis al ĝi Vereşmort.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 2 088 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj), en 1992 5 723 (4 242 rumanoj, 810 hungaroj, 666 ciganoj).
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1219. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- György Nagy (3-a de junio 1783 - Kézdivásárhely, 7-a de februaro 1830): reformita eklezia verkisto, dramtradukisto.
- László Sipos pentristo, grafikisto.
- István Wagner (n. 1-a de februaro 1932): ĝardeninĝeniero, fakverkisto.
- Béla Weress (22-a de februaro 1894 - ?) unitariisma eklezia verkisto, redaktoro
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.