Union Station | |||||||
Stacio Union Station | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Usono | ||||||
Urbo | Vaŝingtono | ||||||
Geografia situo | 38° 53′ 54″ N, 77° 0′ 26″ U (mapo)38.898322-77.0070855Koordinatoj: 38° 53′ 54″ N, 77° 0′ 26″ U (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subtero | ||||||
Kajoj | 1 | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 27-a de marto 1976 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Trafikanto | WMATA | ||||||
Kodo | B03 | ||||||
| |||||||
Union Station estas stacio de la metroo de Vaŝingtono. Ĝi estis inter la unuaj stacioj, kiuj ekservis la 27-an de marto 1976. Ĝi estas la plej uzata stacio de la reto; en 2006 ĝi havis 11,9 milionojn da pasaĝeroj.
En Union Station trafikas la ruĝa linio. La kajo estas insula (intertraka) kaj havas du en-/elirejojn: unu, centra, iras al strato Massachusetts Avenue kaj al la ĉefa parto de la stacidomo; la alia, je la norda fino, al la 1-a strato nord-orienta (1st Street NE) kaj al la ĉefa ekira stacidoma halo.
La nomparto Station rilatas ne al la metroa stacio, sed al la fervoja stacio Union Station, sub kiu ĝi trovigas. Granda parto de la pasaĝeroj tie ŝangas inter metroo kaj fervojo (kompanioj Amtrak, Virginia Railway Express, MARC Train). Origine la metroa stacio nomiĝis Union Station-Visitor Center (= Unia Stacio – turisma centro), sed la tiea turisma centro devis esti fermita en 1978 pro nesufiĉa intereso. Do oni forprenis ĝian nomon el la nomo de la stacio; ĝi tamen restas sur kelkaj malnovaj ŝildoj.
La 10-an de marto 2016 la distrikta polico detruis tendaron, kie senhejmuloj dormis apud la stacio. Tiuj, kiuj rezistis, perdis siajn malmultajn havaĵojn, inkluzive siajn tendojn.[1]
Referencoj
- ↑ Union Station Homeless Community Evicted. Arkivita el la originalo je 2016-09-18. Alirita 2016-08-26.