Un homme et son chien
filmo
Originala titolo Un homme et son chien
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2008
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Francis Huster
Produktisto(j) Jean-Louis Livi
Scenaro Francis Huster  Cesare Zavattini
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Philippe Rombi
Rolantoj Jean-Paul Belmondo  Hafsia Herzi  Francis Huster  Max von Sydow  Jean Dujardin  Antoine Duléry  Aurélien Wiik  Barbara Schulz  Bruno Lochet  Carlo Nell  Caroline Silhol  Charles Gérard  Cristiana Reali  Daniel Olbrychski  Daniel Prévost  Dolores Chaplin  Emmanuelle Riva  François Perrot  Françoise Fabian  Jacques Spiesser  Jean-Luc Lemoine  Jean-Marc Thibault  Jean-Pierre Bernard  José García  Linda Hardy  Michèle Bernier  Micheline Presle  Natalia Dontcheva  Nicole Calfan  Patrick Bosso  Pierre Cassignard  Pierre Mondy  Rachida Brakni  Robert Hossein  Sarah Biasini  Steve Suissa  Tchéky Karyo  Julika Jenkins  Valeria Cavalli  Agathe Natanson  Laurent Olmedo  Luc Florian
IMDb

Un homme et son chien (Viro kaj ties hundo) estas franca filmo de Francis Huster aperinta en 2009. Temas pri refaro de itala filmo Umberto D. de Vittorio de Sica.

Tiu filmo anoncas la revenon de Jean-Paul Belmondo al kino post sep jaroj da foresto el platformoj de filmado, post lia vaskulara cerba akcidento.

Estis sugestite ke la filmo estis inspirita per la laboro de Antonio Rotta farita en 1800 en la Venecia Respubliko titolita "Viro kaj lia hundo".

Temo

Charles kaj ties hundo. Alloga vidvino, Jeanne, lia ĉambro-luantino, anoncas sian reedziniĝon al Charles kaj forpelas lin. Ŝi estis lia amantino post la morto de sia edzo, la plej bona amiko de Charles, dum iliaj jaroj de navigado. Sen aliaj enspezoj ol malgranda pensio, Charles eliras al strato.

Leïla, graveda juna hejm-dungitino, nur povas oferti siajn amemon kaj luman rideton al li. Interŝanĝe, Charles donos al ŝi multe pli...

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: Un homme et son chien
  • Reĝisoro: Francis Huster
  • Scenaro: Francis Huster, dialogoj: Francis Huster, Murielle Magellan, laŭ Umberto D., reĝisorita de Vittorio De Sica, originala scenaro Cesare Zavattini.
  • Originala muziko: Philippe Rombi
  • Muntado: Luciana Reali
  • Produktoro: Jean-Louis Livi (F COMME FILM)
  • Jaro de filmado: 2008
  • Lando: Francio
  • Aperdato: 14-a de januaro 2009 (Francio)

Rolularo

Hundraso: grifono

Komentaro

Je la fino de la filmo, Charles marŝas sur fervojo renkonte al trajno: tiu ĉi veturas sur dekstra relvojo anstataŭ sur maldekstra kiel en la plej granda parto de Francio.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.