Uluberia
municipo de Okcident-Bengalio urbego
Administrado
Poŝtkodo 711315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 235 345  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 22° 28′ N, 88° 7′ O (mapo)22.4788.11Koordinatoj: 22° 28′ N, 88° 7′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Uluberia (Okcidenta Bengalio)
Uluberia (Okcidenta Bengalio)
DEC
Uluberia
Uluberia
Situo de Uluberia
Uluberia (Barato)
Uluberia (Barato)
DEC
Uluberia
Uluberia
Situo de Uluberia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uluberia [+]

Uluberia bengale: উলুবেড়িয়া estas industria urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Haora. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.

Industria konstruaĵo en Uluberia

Demografio

En 2011 Uluberia havis 222240 (kun la aglomeraĵo 235345) da loĝantoj kun legopovo 81%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio

Uluberia situas sur ebenaĵo laŭ rivero Hugli en averaĝa alteco de 1 m super la marnivelo. La rivero kaŭzas signifan erozion. Maheŝtala troviĝas 13, subŝtata ĉefurbo Kolkato 30, Balli kaj distrikta sidejo Haora po 31, Raĝpur Sonarpur 38, Holdia 46, Midnapore 79, Ĥargopur 81, tutlanda ĉefurbo Delhio 1287, Mumbajo 1635 kilometrojn (aere) .

Historio

En 1873 la nuna Uluberia havis loknomon "Mahiŝreĥa", kiu poste estis renomita kiel Uluberia en 1882. Signifa nombro da rifuĝintoj el Orienta Pakistano venis en 1947. La municipo estis formita en 1982.

Ekonomio

Uluberia estas signifa industria urbego kun pluraj industriaj zonoj. Historie ĝi estis signifa prilaborado de jutoj. Paŝo post paŝo tiu industrio malaperis, anstataŭ oni fabrikas modernaĵojn, ekzemple motorciklojn.

Lingvoj

La oficiala lingvo en Uluberia estas la bengala, al kiu la angla aldoniĝas.

Eduko

En Uluberia la altlernejo estis establita en 1948, baldaŭ institutoj. El ili plej grava estas la botanika instituto.

Preĝejo en Uluberia

Religioj

En Uluberia vivas hinduoj ĉirkaŭ (55%) kaj islamanoj ĉirkaŭ (45%), apenaŭ aliaj.

Klimato

Uluberia troviĝas en tropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Aw. La meza temperaturo varias inter 21-31 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ po 1616 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter majo kaj oktobro tre ofte pro la musono.

Trafiko

Uluberia havas trairan fervojan linion en etapo Ĥargopur-Haora, same trairan ĉefvojon. Al la urbego kuras ankaŭ 3 flankovojoj. La rivero havas pramservon, la plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Kolkato.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.